La manĉura lingvo apartenas al la altaja lingvaro kaj al la tunguso-maĝura grupo kaj estas unu el la 15 lingvoj en Ĉinio kun malpli ol 1000 parolantoj, kvankam manĉuroj vivantaj en Ĉinio estas pli ol 10 milionoj, la tria plej granda etna grupo en la lando[1]. la manĉura estis dum preskaŭ 300 jaroj la oficiala lingvo en Ĉinio. Malgraŭ ĝia historie altprestiĝa statuso kompare kun aliaj malplimultaj lingvoj, la manĉura konas akutan malkreskadon ĉar la juna generacio konsideras la lingvon kiel nepraktika kaj kiel hobio neprofitdona[1]. Tiu procezo komencis kiam manĉuroj ankoraŭ regis la landon kaj lernis la ĉinan por povi komunki kun la plejmultnombra gento, la Hanoj[1].

Manĉura lingvo
ᠮᠠᠨᠵᡠ ᡤᡳᠰᡠᠨ manju gisun
lingvo • moderna lingvo
Jurchenic
Parolata en Ĉinio
Parolantoj 20−70
Skribo manĉura alfabeto, Mongola tradicia alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 mnc
  ISO 639-3 mnc
  Glottolog manc1252
Angla nomo Manchu
Franca nomo mandchou
vdr

Post kiam la ĉina registaro enkondukis en la 1950-aj jaroj lingvan unuecigon kun edukado nur en la ĉina lingvo kaj alfabeto[1], restas nur tre malmultaj personoj kiuj parolas la manĉuran lingvon[2] kiel patrinan lingvon kaj la UN deklaris la lingvon 'endanĝerigita'.

Ĉiuj manĉuroj kiuj ankoraŭ parolas ĝin situas en la nordoriento de Ĉinio kaj pli precize en Sanjiazi (vilaĝo 90km de la urbo Ĉiĉiharo), estas dulingvaj kaj samtempe parolas la mandarinan lingvon. Pro tio la lingvo estas antaŭ la formorto.

La personoj kiuj parolas la lingvon ĉefe vivas en la nordorienta parto de ĉinio en la provincoj Heilongjiang, Jilin, kaj Liaoning. Verŝajne ankaŭ estas kelkaj membroj de la etno en Norda Koreio kaj Siberio.

La manĉura lingvo apartenas al la aglutinaj lingvoj kun vokalharmonio. Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango vivas ĉirkaŭ 30.000 parolantoj de la ŝibea lingvo. La ŝibea lingvo praktike estas identa al la klasika manĉura lingvo. Multaj lingvistoj konsideras ke la ŝibea lingvo estas varianto de la manĉura lingvo.

Skribsistemo redakti

La fondinto de la manĉura nacia identeco kaj de la dinastio Qing Hung Taiji kreis alfabeton por la lingvo. La bazo de tiu alfabeto estas la mongola alfabeto. Ĝi estas skribita de supre malsupren kaj de maldekstre dekstren. (foto[1])

Gramatiko redakti

La manĉura lingvo estas aglutina lingvo. Multajn partojn oni uzas kiel sufiksojn. La vortordo en la frazo estas subjekto, objekto, verbo.

Studoj redakti

La franca jezuito Jean Joseph Marie Amiot verkis vortaron de la manĉura.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (angla) (angla) Manchu, Once China’s Official Language, Could Lose Its Voice (Manĉura, iam la oficiala lingvo de Ĉinio).
  2. Ethnologue

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti