Fuĝoŭo

(Alidirektita el Fuĉĵou)

FuĝoŭoFuzhou estas sidejo de Fuĝjano, havenurbo kaj universitata urbo en Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Foo-chow.

Fuĝoŭo

emblemo

ĉefurbo • departemento-ranga urbo • urbego • havenurbo
Administrado
Poŝtkodo 350000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 291 268  (2020) [+]
Loĝdenso 677 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 5′ N, 119° 18′ O (mapo)26.076944444444119.29166666667Koordinatoj: 26° 5′ N, 119° 18′ O (mapo) [+]
Areo 12250,72 km² (1 225 072 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Fuĝoŭo (Ĉinio)
Fuĝoŭo (Ĉinio)
DEC
Fuĝoŭo
Fuĝoŭo
Situo de Fuĝoŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuzhou [+]
vdr

Geografio redakti

Fuĝoŭo situas en la provinco Fuĝjano, laŭ riverobordo.

Historio redakti

Fuĝoŭo komencis sian historion jam antaŭ Kristo. Urbomuroj konstruiĝis en diversaj epokoj. Ankaŭ Marko Polo menciis tiun urbon. Pro la packontrakto de 1842 la urbo iĝis unu el la kvin ĉinaj malfermaj havenoj. La 8-an de novembro 1911 ribelo okazis kun stratbataloj. Inter 1940-1945 la japanoj okupis la urbon.

Klimato redakti

Fuĝoŭo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo somere estas iom pli ol 30 C, vintre la duono. Jare pluvas po 1394 mm.

Trafiko redakti

Fuĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja kontakto estas bona.

La Metroo de Fuĝoŭo malfermiĝis la 18-an de majo 2016.

Vidindaĵoj redakti

 
Panoramo de Fuĝoŭo
 
Interna parto de de Fuĝoŭo
 
Nokta panoramo de Fuĝoŭo
 
Riverborda panoramo de Fuĝoŭo

Ĝemelurboj redakti

Konataj urbanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti