Malfermi la ĉefan menuon

Dramo en Ĉinio

apartigilo

En Ĉinio estas pli ol cent specoj de tradiciaj teatroj (1998), kiujn oni prezentas kantante, dum dramo originis el alia lando. Antaŭ 90 jaroj ĝi venis en Ĉinion kaj kunfandiĝis kun la ĉina kulturo. Jam de la komenco gi havas multnombrajn spektantojn.

Debuto en ĈinioRedakti

Influate de la japana novskola teatro, en 1907 ĉinaj studentoj en Japanio starigis la draman trupon Printempa Saliko. En Tokio ili prezentis "La Damo de Kamelioj" de la franca dramisto Dumas Alexandre (1824-1895) kaj La Kabano de Onklo Tom (alinome "Vivo inter la Malsuperaj Socianoj") de usona dramisto Harriet E. Beecher Stowe (1811-1896). Poste ili prezentis la dramojn en Ĉinio. Diferencaj de malnovstilaj ĉinaj teatroj, dramoj estas prezentataj dialoge kaj sen akompano de muziko, do oni nomas ilin teatro novskola aŭ civilizita.

Ĉina dramisto Hong Shen lernis dramaturgion en Harvard-universitato. En 1922 li revenis Ĉinion kaj enkondukis en ĝin la prezentan kaj reĝisoran sistemojn de la Okcidento. Tiam furoris la moro en civilizita teatro, ke aktoro ludis rolon de virino, ĉar laŭ ĉinoj, virinoj ne devis sin montri antaŭ publiko, por ne paroli pri teatro-prezentado. Sed iuj aktoroj ludis virinan rolon afekte, kio vekis ridegon ĉe la spektantoj. Por normaligi la disvolviĝon de la dramo en la tiama Ĉinio nepris rompi la rutinon.

Hong Shen kuraĝigis aktorinojn al dramludo kaj la lastaj bone ludis la rolojn kaj danke al tio la spektantoj ĝuis agrablan prezentadon kaj finiĝis la epoko, en kiu viroj aktoris kiel rolulinoj. Poste li surscenigis uzaĵon por ĉiutaga vivo kiel rekviziton, specialigis dekoracion kaj aranĝis scenejajn lumojn laŭ la intrigo. La aktoroj portis vestojn konforme al la reala vivo. Danke al tio la spektantoj bone konis la dramon.

Famaj ĉinaj dramojRedakti

La Popola Arta Teatro de Pekino tre famas en Ĉinio. Kun elstaraj dramistoj, reĝisoroj kaj aktoroj, ĝi distingiĝas per sia propra prezentstilo. Menciindas ĝia unua direktoro Cao Yu, majstro de la ĉina dramaturgio. En 1933 li, 23-jara, finis sian unuan dramon "Fulmotondro", kiu temas pri tragedio de du generacioj: juna kaj bela servistino kaj la filo, bastardo de s-ro Zhou kaj ŝia patrino, servistino de la familio, enamiĝis unu al la alia kaj la belulino gravediĝis. Sed neatendite, ili estis gefratoj de la sama patrino kaj malsamaj patroj. Klariĝis la vero kaj la junuloj sin mortigis pro la incesto... La intrigo de la dramo estas komplika kaj animskua. Per intensa konflikto la aŭtoro malkovris la internan suferon kaj tragikan sorton de la personoj en la dramo, kondamnis la tiaman malluman socion kaj esprimis sian deziron pri la perfekta vivo. La dramo "Fulmotondro", kiu havis premieron en 1954, estas rigardata kiel repertuara peco de la Popola Arta Teatro de Pekino. Laŭdindas prezentado de dramoj en pura pekina dialekto. Ties reprezentanto estas la dramo "Tetrinkejo" de majstro Lao She (1899-1967). La dramo prezentas la 50-jaran prosperon kaj malprosperon en la malnova Ĉinio kaj la animstaton de diversaj socianoj, prenante tetrinkejon en la malnova Pekino kiel sian fonon. Fama aktoro Yu Shizhi bone ludis la rolon de mastro de tetrinkejo, kiu penis ĉiamaniere por bono de divers-okupaj personoj, sed ne sukcesis sin liberigi de la tragedia sorto. La dramo estis prezentata en Germanio, Francio, Svisio kaj aliaj landoj. Fama brita reĝisoro opiniis, ke ĝi estas elstara pro sia nacia stilo.

En la 1990-aj jaroj la teatro prezentis ankaŭ la dramojn pri la reala vivo, ekz., "La Strateto Xiaojing" kaj "Loĝantara Komitato de Toutiao"

En 1998 en Ĉinio estis pli ol 200 profesiaj dramaj trupoj. Samkiel la Popola Arta Teatro de Pekino, ankaŭ multaj el ili havas siajn proprajn naciajn stilojn kaj lokajn kolorojn. La Tibeta Drama Trupo estas unu el ili. En ĝi laboras tibetaj dramistoj, reĝisoroj kaj aktoroj. Ĝis nun ili verkis kaj prezentis 150 dramojn grandajn kaj malgrandajn. Post lernado en teatra instituto la tibetaj artistoj ne nur levis sian artan nivelon, sed ankaŭ pli profunde kaj pli komplete konis sian propran nacion. Danke al tio, ili plene diskonigis per prezentado la afablecon, bonkorecon kaj firmecon de la nacio vivanta sur la neĝkovrita altebenaĵo. La historiaj dramoj, kreitaj de ili, kun grandioza sceno kaj prezentataj en la lingvoj tibeta kaj han-a, ekzakte manifestas la historion de la tibeta nacio kaj prikantas la amikecon inter la tibetanoj kaj han-oj. En Ĉinio estas la Infana Arta Teatro. En la 50-60-aj jaroj la teatro prezentis la dramon "lridtloro", kiu faris sensacion en la socio. De la dramo la infanoj komprenis afablecon kaj diligentecon. Por ke la karcparaj infanoj povu spekti dramojn, la aktoroj de la teatro prezentis en kamparo pli ol 100 fojojn ĉiujare. Krome, la ĉina registaro investis por konstrui alian infanan teatron kun haloj grandaj kaj malgrandaj por prezentado. La teatro planas starigi artan lernejon por infanoj kun la celo akceli la disvolviĝon de infanaj dramoj.

La Ĉina Junulara Arta Teatro kaj la Centra Eksperimenta Dram-trupo de Ĉinio havas komunan kunon: La nova naskiĝas el senĉesa koliziado de la malsamaj stiloj. Por tio ili ne nur kunlaboras en prezentado, sed ankaŭ sin riĉigas pere de okcidentaj dramoj. Ekde la fino de 1997 en Ĉinio sursceniĝis famajn dramojn de aliaj landoj, kiel "Domo de Pupoj" de Ipsen Bodil (1889-1964). Memore al la 100jariĝo de fama germana dramisto Brecht Bertolt (1898-1956), la Ĉina Junulara Arta Teatro Sceno el la dramo "Tetrinkejo" prezentis ĉi-jare lian dramon "Trigroŝa opero", kiu temas pri la vivo de la malsupra socio de Germanio en la pasinteco. Per tio ĉinaj artistoj esperas konigi la dramaturgion de Brecht Bertolt al la ĉinaj spektantoj kaj heredi de li la tradicion neniam apartigi sin disde la reala vivo.

Sekve de popularigo de televizio kaj rapidigo de la ritmo de la vivo, dramo estas malvarme traktata kaj multaj aktoroj preferas roli en filmo kaj televido, ĉar per tio ili multe gajnas kaj rapide famiĝas. Krome, la afero de la dramo suferas ankaŭ de manko de mono. Antaŭe la ĉinaj artaj trupoj vivis de subvencio donita de la ŝtato, sed 90 jarojn post kiam dramo venis en Ĉinion, oni ne povis ne alpreni ankaŭ ĝian administran rimedon kaj provis diversajn investajn manierojn, ekz., investado de kultura kompanio, de teatro kaj kultura kompanio aŭ dramverkado de kultura kompanio. Ĉe la fino de 1997 estis prezentata en Pekino fama franca dramo, investita de kultura kompanio. La prezentado estis rekompencita per granda sukceso arta kaj financa. Laŭdire, antaŭe neniu dramo ĝuis tiel grandan investon, havis tiom da aktoroj kaj tiom altnivelan dekoracion, kia ĝi. La vodevilo pri kampara vivo "Knabinoj en Sia Plej Bela Aĝo" estis verkita de drama trupo de nordorienta Ĉinio. Ĝi estas disvastigata de diverslokaj kulturaj kompanioj. Gis nun la trupo turneis pli ol 20 mil kilometrojn por prezenti gin kaj enspezis 400 mil juanojn. Lastatempe la trupo kontraktis kun Shandong-provinco pri 100-foja prezentado de la vodevilo.