Malfermi la ĉefan menuon

Ŝiĝjaĝŭango

(Alidirektita el Ŝiĝjaĝŭang)

ŜiĝjaĝŭangoShijiazhuang estas ĉefurbo de provinco Hebejo en la mezoriento de la Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Vilaĝo de la Ŝtonoj".

Ŝiĝjaĝŭango
Farviewshijiazhuang.jpg
Administrado
Poŝtkodo 050000 [+]
Retpaĝaro www.sjz.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 10 784 600  (2016) [+]
Loĝdenso 686 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 3′ N, 114° 31′ O38.042222222222114.50861111111Koordinatoj: 38° 3′ N, 114° 31′ O [+]
Alto 83 m [+]
Areo 15722 km² (1 572 200 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ŝiĝjaĝŭango
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Shijiazhuang [+]
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

Ŝiĝjaĝŭango situas inter ebenaĵo kaj piedo de montoj. Pekino troviĝas je 320 km-oj. La urbo havas internacian flughavenon.

HistorioRedakti

La unua mencio okazis proksimume en 200 a.K. Poste la komunumo estis distrikturbo. La evoluo de Ŝiĝjaĝŭango komenciĝis nur en 1905 pro alveno de fervojo. La komercado tuj vigliĝis. Post la 2-a mondmilito la urbo industriiĝis.

KlimatoRedakti

Ŝiĝjaĝŭango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton. Januare la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 0 °C. La vintro estas seka, kelkfoje alvenas anticiklono el Siberio. Jare pluvas (plej ofte somere) po 517 mm.

ĜemelurbojRedakti

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti