Granda Popola Halo
La Granda Popola Halo (ĉina simpligita: 人民大会堂; ĉina tradicia: 人民大會堂; pinyin: Rénmín Dàhuìtáng) estas la konstruaĵo, kiu gastigas kunvenojn de la Politika Konsultista Konferenco de la Ĉinio kaj de la Nacia Popola Asembleo de la Popola Respubliko de Ĉinio. Ĝi situas sur la okcidenta flanko de la Tian'anmen-placo en Pekino. Ĝi ankaŭ servas kiel spektakla halo, ekzemple dum galaĵo en okazo de la Ĉina Novjaro.
Granda Popola Halo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
konstruaĵo por publika administrado ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Zhang Bo vd | ||
Estiĝo | 1959 | ||
Malfermo | septembro 1959 | ||
Lando | Ĉinio ![]() | ||
Situo | Pekino | ||
Situanta sur | Placo Tian An Men | ||
Situo | |||
Geografia situo | 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 15″ O (mapo)39.903333333333116.3875Koordinatoj: 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 15″ O (mapo) | ||
| |||



Malfermiĝante al Tian'anmen-placo, ĝi frontas al la Nacia Centro de Spektaklaj Artoj, la nuna sidejo de la Pekina Operejo, komune nomata la Ovo de la Pekinoj. La likva spegulo, kiu ĉirkaŭas la operon, permesas al la du speguloj renkontiĝi.