Tajvano

lando en orienta Azio
(Alidirektita el Respubliko de Ĉinio)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato Respubliko Ĉinio. Por informoj pri la historia periodo ĝis Ĉina Popola Respubliko, vidu la artikolon Respubliko Ĉinio (1912-1949).
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tajvano (apartigilo).


Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio.

臺灣
Táiwān
Tajvano
Respubliko Ĉinio

Flago de Tajvano

Blazono de Tajvano

Detaloj Detaloj
Nacia himno:
《中華民國國歌》
Nacia Himno de Respubliko Ĉinio
《中華民國國旗歌》
Himno de la Nacia Flago
Nacia devizo: neniu
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tajpeo1
Oficiala(j) lingvo(j) Neniu, sed fakte la ĉina normlingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) ĉina normlingvo, hokla aŭ "tajvana", hakaa, indiĝenaj lingvoj
Areo
 % de akvo
35.980 kv. metroj km²
10,3 %
Loĝantaro 23.440.278 (2015)
Loĝdenso 636,3 loĝ./km²
Horzono +8
Interreta domajno tw
Landokodo TW
Telefona kodo 886
Plej alta punkto Jadmonto
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidantino Tsai Ing-wen
Ĉefministro Su Tseng-chang
Ekonomio
Valuto Nova tajvana dolaro (TWD)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion.

Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato kaj la plej granda ekonomio ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj.

En la insulo Tajvano loĝis ĉefe indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la 16-a jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando Dongning establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Poste, Tajvano estis regata de Japanio dum longa tempo, antaŭ ol Respubliko Ĉinio gajnis la administradon de insulon. Nuntempe, Tajvano, kun kelkaj pli malgradaj insuloj (precipe la insularoj Ĝinmenoj, Macuoj kaj Penghuoj), faras Respubliko Ĉinio.

Tajvano - voĉlegita artikolo

NomojRedakti

La nomo Tajvano devenas de indiĝena lingvo. Estis indiĝena tribo kun la nomo Tayouan, kaj nederlandana koloniisto nomis la insulon per la vorto, kiam ili unue renkontis indiĝenojn.

Alia malnova sed konata nomo de Tajvano estis Formozo, el la portugala vorto Formosa. Onidire ĝi signifas "bela insulo", sed por tio ne estas sufiĉa pruvo.[1]

La oficiala nomo de la lando estas Respubliko Ĉinio. Sed en diplomataj situacioj, oni ofte mencias ĝin kiel "Ĉinio-Taipei", "Tajvano, Ĉinio", aŭ simple Tajvano.

HistorioRedakti

Prahistorio de TajvanoRedakti

Indicoj de homa setlado en Tajvano datiĝas ĝis antaŭ 30.000 jaroj, sed la unuaj loĝantoj de Tajvano estis eble gene malsimilaj de ajna grupo nun loĝanta en la insulon. Antaŭ ĉirkaŭ 4.000 jaroj, prauloj de la nunaj tajvanaj indiĝenoj setlis en Tajvano. La indiĝenoj havas genan rilaton kun malajoj kaj polinezianoj. Ili parolas diversajn lingvojn, kaj lingvistoj klasas iliajn lingvojn kiel aŭstroneziajn. Oni teorias ke eblas spuri la praularon de polinezianoj ĝis Tajvano.

Fruaj setladojRedakti

Hanaj ĉinoj eksetlis en la insularo Penghuoj (nomata ankaŭ Peskadoroj aŭ Pescadores) en la 12-a jarcento, sed la malamikaj triboj de Tajvano kaj portempa manko de komercaj riĉoj igis Tajvano nealloga al setlistoj ĝis la 16-a jarcento, krom "okazaj aventuristoj aŭ fiŝistoj emaj al interŝanĝado de varoj".

Registraĵoj el antikva Ĉinio montras, ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de la Tri Reĝlandoj (3-a jarcento, 230 p.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel Granda Liuqiu kaj Eta Liuqiu (etimologie, sed eble ne semantike, identaj al Ryūkyū en la japana), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis, ke admiralo Zheng He de la dinastio Ming vizitis Tajvanon inter 1403 kaj 1424.

Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662)Redakti

En 1624 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio tio estis malpermesata. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizata ekde fortikaĵo nomata Fort Zeelandia, en nuna Tainan. La insulo ne estis okupata, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La Kompanjo organizis edukadon kun la celo kristanigi la indiĝenojn. La Kompanjo ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.

Pro la ekonomia sukceso de la Kompanjo en la kansukera komerco, ekde 1635, ekloĝis tie pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis sur la kontinento, tiel ke la dinastion Ming renversis la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong (Koxinga), movis sin al la insulo kaj ekbatalis kontraŭ la nederlandanoj. Fine, kun la kapitulaco de Fort Zeelandia en januaro 1662 venis fino de nederlanda Formozo.

Ribeloj estis sange supremitaj, se ne fare de la nederlandanoj do fare de la hispanoj aŭ de la ĉinoj. La kulturo de la indiĝenoj de Tajvano, tiam ankoraŭ nomata Formozo, estis en tiu tempo plejparte forviŝita de la tero [2][3].

Reĝlando Dongning (1645-1683)Redakti

La posteuloj de Koxinga mallonge regis la insulon kiel Reĝlandon Dongning. En 1683 la dinastio Qing konkeris la insulon, kaj el administra vidpunkto ĝi fariĝis parto de la ĉina provinco Fujian.

Respubliko Tajvano kaj japana regadoRedakti

Tajvano estis cedita al la Japana Imperio en 1895, post kiam dinastio Qing estis venkita en la Unua Ĉina-Japana Milito. Por kontraŭstari al japana okupado, la Qing-a gubernestro de Tajvano deklaris ĝin sendependa, kiel Respubliko Tajvano. Sed la sendependeco daŭris tra nur 184 tagoj.

Tajvano estis sub japana regado de 1895 ĝis 1945.

Historio de Respubliko Ĉinio (1912-1949)Redakti

Respubliko Ĉinio establiĝis sur la kontinento en 1912 post la falo de la dinastio Qing. Post la japana kapitulaco al la Aliancanoj en 1945 je la fino de la Dua Mondmilito, RĈ transprenis regadon de Tajvano.

Historio de Respubliko Ĉinio post 1949Redakti

En 1949, la Komunista Partio de Ĉinio prenis al si plenan regadon de la kontinento kaj fondis la Ĉina Popola Respubliko. La RĈ-registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre asertas sin la laŭleĝa registaro de tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo Tajvano konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.

Respubliko Ĉinio reprezentis "Ĉinion" en Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971. Ĉijare, la Rezolucio 2758 rekonis konstantan membrecon de la Popola Respubliko en Konsilio pri Sekureca de UN, kaj RĈ eliris el UN. Post la perdo de UN-membreco, internacia rekono de Respubliko Ĉinio grade erodiĝis, dum plej multaj landoj ŝanĝis sian agnoskon de "Ĉinio" al ĈPR. Hodiaŭ, 21 UN-aj membroŝtatoj kaj Vatikano vivtenas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun RĈ. Diplomatoj tutmonde evitas mencii la oficialan nomon "Respubliko Ĉinio" kaj anstataŭe uzas diversajn aliajn nomojn kiel "Ĉinio-Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio" aŭ simple "Tajvano" por mencii RĈ.

En la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj Tajvano ŝanĝiĝis de la unu-partia militreĝimo de Kuomintango al plurpartia sistemo kun universala voĉdonado. La blanka teroro, kiu la militreĝimo faris estas malkaŝita.

Tajvano vivtenas stabilan industrian ekonomion kiel rezulto de la rapida ekonomia kresko kaj industriigo kiu nomiĝis la Tajvano Miraklo. Tajvano estas unu el la Kvar Aziaj Tigroj kaj membro de Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La 21-a plej granda ekonomio en la mondo, ĝia alt-teknologia industrio okupas ŝlosilan rolon en la monda ekonomio. Tajvano klasiĝas alte rilate al libereco de la gazetaro, sanservo, publika eduko, ekonomia libereco, kaj homa disvolviĝo.

La komplikaĵoj de Tajvana historio ekde 1945 kreis kelkajn praktikajn problemojn por ĝiaj civitanoj. Ŝlosilaj inter tiuj estas la preciza naturo de Tajvana nacia identeco, la dubasenca internacia politika statuso de Tajvano, kaj la malfacilaj trans-markolaj rilatoj. En Tajvano, tiuj aferoj generas debaton inter politikaj partioj kaj kandidatoj. ĈPR daŭre asertas la Politikon pri Unusola Ĉinio, laŭ kiu ĝi estas la sola laŭleĝa registaro de "Ĉinio" kaj Tajvano estas provinco de Ĉinio. ĈPR minacis uzi militforton kiel respondon al ajna formala deklaro de Tajvana nacia sendependeco aŭ ajna decido de ĈPR-aj gvidantoj ke paca ĉina unuiĝo ne plu eblas.

Je la 16-an de januaro 2016 la Demokratia Progresema Partio, kiu kontraŭstaras amikiĝon kun Ĉinio, gajnis la balotojn por la parlamento kaj la registaro. Fariĝis la unua prezidantino de Tajvano sinjorino Tsai Ing-Wen.

LingvojRedakti

La ĉefaj lingvoj parolataj en Tajvano estas la ĉina normlingvo (oficiala lingvo de Respubliko Ĉinio), la hokiena (ofte nomata ankaŭ "la tajvana"), la hakaa, kaj la diversaj indiĝenaj lingvoj. Dum en ĈPR oni adaptis la simpligitan skribon, tiuj reformoj ne okazis en Tajvano. El tio sekvas, ke oni skribas la ĉinajn lingvojn en tradicia skribo en Tajvano.

 
mapo de Tajvano farita per radaro, kiu kolore vidigas la insulan reliefon

GeografioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Tajvano.

Tajvanon apartigas disde Ĉeftera Ĉinio la Tajvana Markolo.

UrbojRedakti

SocioRedakti

Etnaj grupojRedakti

La ĉefaj etnaj grupoj en Tajvano estas hanoj (96.45%) kaj tajvanaj indiĝenoj (2.45%). Krome estas minoritataj etnoj el Kontinenta Ĉinio, Honkongano, Makaano, kaj eksterlandanoj (1.10% entute).

Sub la hanoj estas hokloj, la hakaoj (19.3%), kaj postmilitaj migrintoj. La postmilitaj migrintoj signifas la popoloj, kiuj venis al Tajvano kun la Kuomintanga registaro post la Dua Mondmilito kaj la sekva Enlanda Milito de Ĉinio.

Sub la indiĝenoj estas diversaj popoloj. La ĉefaj grupoj estas Amis, Atajaloj, Paiwan, Bunun, Pujumoj, Rukai, Cou, Saisiyat, Yami, Thau, Kebalan, Truku, Sakizaya, Sedekoj, Hla’alua, Kanakanavu. Ankaŭ estas ebenlandaj indiĝenoj.[4]

  Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 30.07.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.


Eksteraj ligilojRedakti


Vidu ankaŭRedakti

Insularoj:

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 翁佳音. 「福爾摩沙」由來 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2021-06-05.
  2. Chiu Hsin-hui  (2008). “The colonial ‘civilizing process’ in Dutch Formosa” (angle), p. 1624–1662. 
  3. Ton Harmsen (1-a julio 2017). “Anthonius Hambroek en het verwaarloosd Formosa”, Neerlandistiek (nederlandalogio) (nederlande). 
  4. 台灣行政院. 族群(國情簡介-人民) (ĉine). Arkivita el la originalo je 2021-6-6.