Tutlanda Popola Kongreso

La Ĉina Tutlanda Popola Kongreso (simpligita ĉine 全国人民代们会会, tradicia ĉine 全國人民代表大會, pinjino : Guánguó rénmín dàibiǎo dàhuì; angle National People's Congress (akronime konata kiel NPC)) estas la unukamera parlamento de la Ĉina Popola Respubliko [1]. La sidejo de la Ĉina Parlamento estas en la Granda Popola Halo en Pekino [2].

Tutlanda Popola Kongreso
中华人民共和国全国人民代表大会
unuĉambra parlamento • ŝtatnivela institucio de Ĉinio • rubber stamp
Komenco 27-a de septembro 1954 vd
Antaŭe Plenary Session of the Chinese People's Political Consultative Conference vd
Geografia situo 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 15″ O (mapo)39.903333116.3875Koordinatoj: 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Granda Popola Halo
Tutlanda Popola Kongreso (Pekino)
Tutlanda Popola Kongreso (Pekino)
DEC
Tutlanda Popola Kongreso
Tutlanda Popola Kongreso
Lokigo de Pekino en Ĉinio
Map
Tutlanda Popola Kongreso
Ĉefestro(j) Zhang Dejiang vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Konsisto kaj funkciado redakti

La Tutlanda Popola Kongreso havas 2 987 deputitojn, kio faras ĝin la plej granda parlamento en la mondo. La Kongreso estas elektita unufoje ĉiujn kvin jarojn [3]. La Popola Kongreso kunvenas kune kun la Popola Politika Konsulta Konferenco, kies membroj reprezentas diversajn difinitajn grupojn en la ĉina socio. La Popola Liberiga Armeo (La Ĉiniaj Militfortoj) havas reprezentantaron kiu varias de 4% (1964) ĝis 17% (1975) de ĉiuj deputitoj, sed ekde 1978 ĝi konservas reprezentadon de proksimume 9% de ĉiuj deputitoj. Nuntempe, la militistaro havas ĉirkaŭ 268 deputitojn, kio estas la plej granda grupo en la Kongreso (sekvata de la delegacio de provinco Shandong, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 175 deputitojn) [4].

Kvankam membreco de la Popola Kongreso daŭre estas preskaŭ ekskluzive decidita fare de la Komunista Partio de Ĉinio, ekde la komenco de la 1990-aj jaroj la Kongreso ŝanĝiĝis de simbola kaŭĉuka stampo al esti loko kie okazas intertraktado inter la diversaj partoj de la partio kaj la registaro. Estas ege malofte ke la Kongreso rifuzas aprobi leĝproponon, sed tio fojfoje okazas, kaj la Kongreso havas aktivajn debatojn antaŭ voĉdono.

La gvidanto de la asembleo estas la prezidanto de la konstanta komitato de la Tutlanda Popola Kongreso [5].

Potencoj kaj respondecoj redakti

 
La konsisto de la 13a Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉinia Popola Respubliko

La Konstitucio de Ĉinio donas al la Tutlanda Popola Kongreso signifajn formalajn potencojn de juro, kontrolado de registaraj agadoj, kaj la elekto de altrangaj oficistoj [6]. Tamen, praktike ĝi estas konsiderata "marioneto" de la Ĉina Komunista Partio, kaj ĉar la Kongreso kunvenas nur unufoje jare kaj kutime delegas siajn leĝdonajn povojn al ĝia konstanta komitato, ĝi eĉ povas esti priskribita kiel elektantaro, kiu elektas la prezidanto kaj la parlamento de la lando, kaj nenio pli [7].

Kongresa

Numero

Jaro Nombro da

reprezentintoj

1 1954 1 226
2 1959 1 226
3 1964 3,040
4 1975 2.885
5 1978 3.497
6 1983 2 978
7 1988 2 978
8 1993 2 978
9 1998 2 979
10 2003 2.985
11 2008 2 987
12 2013 2 987

Referencoj redakti

  1. Martin, Shane; Saalfeld, Thomas; Strøm, Kaare W.; Schuler, Paul; Malesky, Edmund J. (2014-01-01), Martin, Shane; Saalfeld, Thomas; Strøm, Kaare W., eds., "Authoritarian Legislatures", The Oxford Handbook of Legislative Studies (Oxford University Press), doi:10.1093/oxfordhb/9780199653010.013.0004, (ISBN 978-0-19-965301-0) 
  2. La Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Arkivita el la originalo je 2019-02-11. Alirita 2019-04-19.
  3. The National People's Congress: Functions and Membership. Ash Center for Democratic Governance and Innovation (November 2015). Arkivita el la originalo je 6 March 2019. Alirita 9 April 2018. Arkivigite je 2019-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (1973) The Kiangsi Soviet Republic: Mao and the National Congresses of 1931 and 1934, China research monographs ; no. 10. Berkeley: Center for Chinese Studies, University of California.
  5. National Congress of the Communist Party (2017). Arkivita el la originalo je 4 April 2018. Alirita 2020-05-23.
  6. The National People's Congress of the People's Republic of China. Arkivita el la originalo je 5 May 2018. Alirita 4 April 2018.
  7. Truex, Rory, "China's National People's Congress is meeting this week. Don't expect checks and balances.", 2018-03-07.

Vidu anakŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti