Ĉinia Popola Politika Konsulta Konferenco

registara organizaĵo de Popola Respubliko Ĉinio

La Ĉina Popola Politika Konsulta Konferenco (akronime ĈPPKK; ĉine 中国人民政治协商会议, pinjine Zhōngguó rénmín zhèngzhì xiéshāng huìyì, ankaŭ konata kiel la Popola PCC (ĉine 人民政协) aŭ simple la PCC (政协); angle Chinese People's Political Consultative Conference, akronime CPPCC), estas politika konsila organo de la Popola Respubliko de Ĉinio, kiu funkcias kiel speco de supera ĉambro, kvankam sen leĝdona povo [1]. Ties membroj konsilas kaj metas proponojn por politikaj kaj sociaj aferoj al registaraj organoj [2].

Ĉinia Popola Politika Konsulta Konferenco
中国人民政治协商会议
politika organizaĵo • leĝdona povo
Komenco 21-a de septembro 1949 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Pekino
Ĉefestro(j) Ŭang Huning • Wang Yang vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kiel centra parto de unueca fronta sistemo de la Ĉinia Komunista Partio (KPĈ), dum konsultado okazas ĝi estas kontrolita kaj direktita de la KPĈ.

La membroj de la konferenco estas nomumitaj de la KPĈ, sed kaj membroj kaj nemembroj estas reprezentitaj en la ĈPPKK, kiu kunvenas unufoje ĉiujare, kutime samtempe kun la Tutlanda Popola Kongreso. Ekde la 10-a de marto 2023, Wang Huning estas la prezidanto de la nacia komitato de la konferenco.

Historio redakti

 
La unua plenumo de la ĉinia Popola Politika Konsulta Konferenco en 1949

La konferenco havas sian originon en la intertraktadoj kiuj okazis inter la Komunista Partio kaj la Kuomintango post la malvenko de Japanio en la Dua Ĉin-Japana Milito en aŭgusto 1945, kiam ekzistis bezono krei larĝan popolan unuecon inter malsamaj partioj. La unua Politika Konsulta Asembleo renkontis de 11an ĝis la 31an de januaro 1946 en Ĉongĉingo, sed la kolapso de intertraktadoj inter la Kuomintango kaj la komunistoj kaj la Ĉina Enlanda Milito metis finon al komunaj renkontiĝoj.

Fine de septembro 1949, la komunistoj kaj ok aliancitaj partioj kunvokis la Ĉinan Popolan Politikan Konsultan Konferencon, kiu adoptis "komunan programon" kaj decidis establi la Ĉinan Popolan Respublikon la 1-an de oktobro de tiu jaro. Inter 1949 kaj 1954, la ĈPPKK estis efike la Leĝdona Asembleo de Ĉinio, sed en la Konstitucio (1954) tiu funkcio estis transdonita al la Tutlanda Popola Kongreso.

Politika funkcio redakti

Ekde tiam, la ĈPPKK havis plejparte ceremonian signifon, servante ĉefe por ankri la politikojn de la registara en pli larĝaj tavoloj de la populacio laŭ la politiko de la Komunista Partio de Ĉinio de formado de "unuiĝinta fronto" kun la demokrataj partioj de la lando kaj aliaj "progresemaj" fortoj [3]. Tiel, la tielnomataj "demokratiaj partioj" estas reprezentitaj en la ĈPPKK same kiel reprezentantoj por Honkongo, Makao kaj Tajvano [4]. Kelkaj nekomunismaj naciaj personecoj ankaŭ estis membroj de la konferenco, kiel ekzemple la lasta imperiestro Pu Ji kaj la vidvino de Sun Jatsen Soong Ĉing-ling [5].

Organizo redakti

ĈPPKK estas dividita en la sekvajn komisionojn:

  • Movada Komitato;
  • Financa Komitato;
  • Komitato pri Loĝantaro, Aktivoj kaj Medio;
  • Komitato pri Edukado, Scienco, Kulturo, Sano kaj Sporto;
  • Komitato pri Sociaj kaj Juraj Aferoj;
  • Komitato pri Etnaj kaj Religiaj Aferoj;
  • Komitato pri Kulturaj kaj Historiaj Materialoj;
  • Komitato pri Rilatoj kun Honkongo, Tajvano, Makao kaj Transmaraj Ĉinoj [6];
  • Komitato pri Eksteraj Aferoj.

La etaj partioj en la "Popola Demokratia Unuigita Fronto" redakti

Krom la Komunista Partio de Ĉinio, kelkaj malgrandaj partioj estas reprezentitaj en la konferenco [7]. Kunlaboro kun ili estas reguligita fare de la Centra Sekcio de la Unuiĝinta Fronto, sekcio sub la Centra Komitato de la Komunista Partio [8].

  • Kuomintanga Revolucia Komitato (Zhongguo Guomindang Geming Weiyuanhui)
  • Ĉina Demokrata Ligo (Zhongguo Minzhu Tongmeng)
  • Ĉina Demokrata Societo por Nacia Konstruado (Zhongguo Minzhu Jianguo Hui)
  • Ĉina Societo por la Antaŭenigo de Demokratio (Zhongguo Minzhu Cujin Hui)
  • Demokrataj Kamparanoj kaj Laborista Partio de Ĉinio (Zhongguo Nonggong Minzhu Dang)
  • Ĉina Partio por la Publika Intereso (Zhongguo Zhi Gong Dang)
  • Tria Septembro-Socio (Jiu San Xueshe)
  • Tajvana Ligo por Demokrata Memregistaro (Taiwan Minzhu Zizhi Tongmeng)

Referencoj redakti

  1. (2001) Dictionary of the Politics of the People's Republic of China. London: Routledge, p. 70. ISBN 0-203-45072-8. OCLC 57241932.
  2. . What Is the CPPCC Anyway? (en-US). Alirita 2022-08-21.
  3. The United Front in Communist China. Central Intelligence Agency (May 1957). Arkivita el la originalo je January 23, 2017. Alirita June 10, 2020. Arkivigite je 2017-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Dotson, John, "Themes from the CPPCC Signal the End of Hong Kong Autonomy—and the Effective End of the "One Country, Two Systems" Framework", May 29, 2020. (en-US)
  5. (1963-03-01) “Political Parties in Communist China”, Asian Survey (en) 3 (3), p. 157–164. doi:10.2307/3023623. 
  6. Allen-Ebrahimian, Bethany, "China's 'overseas delegates' connect Beijing to the Chinese diaspora", The Strategist, Australian Strategic Policy Institute, 11 February 2020.
  7. Lin, Chun. (2006) The transformation of Chinese socialism. Durham [N.C.]: Duke University Press, p. 150–151. ISBN 978-0-8223-3785-0. OCLC 63178961.
  8. (1981) “Chinese Democratic Parties as a Mass Organization”, Asian Affairs 8 (6), p. 372–390. doi:10.1080/00927678.1981.10553834. 

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti