Leŭsa Altebenaĵo

regiono en Ĉinio, en la provincoj Ŝanŝjio, Ŝenŝjijo, kaj Gansuo

La Leŭsa Altebenaĵo (ĉine 黄土高原, pinjine: huángtǔ gāoyuán) estas vasta altebenaĵo en centra Ĉinio, ĉefe en Ŝenŝjio, trairita de la Flava Rivero. La ĉina nomo estas ankaŭ tradukebla per "Altebenaĵo de Flava Tero".

Leŭsa Altebenaĵo
Geografia regiono (altebenaĵo)
altebenaĵo [+]

LandoĈinio

AkvejoFlava Rivero
- koordinatoj36° 53′ 0″ N, 108° 43′ 0″ O (mapo)36.883333333333108.71666666667Koordinatoj: 36° 53′ 0″ N, 108° 43′ 0″ O (mapo)


Leŭsa Altebenaĵo (Ĉinio)
Leŭsa Altebenaĵo (Ĉinio)
DEC
Leŭsa Altebenaĵo
Leŭsa Altebenaĵo

Map
Leŭsa Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Loess Plateau [+]
vdr
Tiu ĉi foto montras la strukturon de la Leŭsa Altebenaĵo

Geologio redakti

La Leŭsa Altebenaĵo prenas sian nomon de leŭso, kiu devenas de pulvo simila al sableroj sed ofte pli fajna (plejparte silto), deponita de la vento en vastajn tavolojn, dikajn eĉ centojn da metroj.[1]

 
Tipa aspekto de la Leŭsa Altebenaĵo.

Ĉar leŭso ne estas kompakta roko, ĝi estas facile eroziebla.

Geografio redakti

 
Akvofalo de Hokou (Flava Rivero)

La Leŭsa Altebenaĵo esta vasta inter 400mil kaj 600mil km² (ĝiaj limoj ne estas precize difineblaj).

Ĝi ne estas tipa altebenaĵo, ĉar ĝi enhavas montetojn kaj valetojn, kaj krutaĵojn kaŭzitajn de erozio, kvankam ĝia ĝenerala aspekto estas ja ebena.

La Leŭsa Altebenaĵo estas plejparte inter 1000 kaj 2000m super la marnivelo; preter ĝiaj bordoj estas apudaj montaroj superantaj 3000m.

La Leŭsan Altebenaĵon trairas la Flava Rivero, kiu akiras sian tipan koloron ĝuste de la leŭseroj ke ĝi forportas abunde, eroziante la molajn rokojn.

Klimato redakti

La klimato de la Leŭsa Altebenaĵo estas duonarida. Pluvoj estas pli abundaj oriente, malpli okcidente, kaj okazas ĉefe somere. Vintre la temperaturo ofte estas sub nulo, somere tage ĝi ĉirkaŭas 30°C; tiuj mezuroj tamen ege dependas ankaŭ de la loka alto.

Ekzemple en Lanĝoŭo (orienta parto) falas jare 315mm da pluvo, el kiuj 215 inter junio kaj septembro; en Ĝengĝoŭo oni atingas 645mm jare, el kiuj 415 inter junio kaj septembro.

Loĝantaro redakti

 
Tradiciaj domoj fositaj en la leŭso apud Julino (Norda Ŝanŝjio)

La Leŭsa Altebenaĵo ne estas tiel dense loĝata kiel la grandaj ebenaĵoj de Orienta Ĉinio. Tamen estas gravaj urboj, ĉefe apud la Flava Rivero.

Inter la plej gravaj urboj en la regiono aŭ tre proksimaj al ĝiaj bordoj, estas menciindaj Lanĝoŭo kaj Dingŝjio en Gansuo, Jinĉŭano en Ningŝjao, Ŝjiano, Julino kaj Tongĉuano en Ŝenŝjio, Tajuano en Ŝanŝio, Lŭojango kaj Ĝengĝoŭo en Henano.

En kelkaj partoj de la Leŭsa Altebenaĵo homoj tradicie konstruis domojn fosante kavernojn en la mola roko kaj aldonante poste pordojn, fenestrojn ktp.[2]

Notoj kaj fontoj redakti

  1. A.Billard (1992). Le Plateau des Lœss du Nord de la Chine (france). Annales de géographie. Alirita 2019-11-22.
  2. Wang Lihua (2016). Vilaĝanoj mistere vivas subtere de generacio al generacio jam de 4 mil jaroj. El Popola Ĉinio. Alirita 2019-11-22. (Enhavas plurajn interesajn fotojn)