Silto estas detrita sedimento aŭ speco de fajngrundo, el eroj (silteroj) ĉirkaŭ 0,004 ĝis 0,06 milimetrojn dikaj, do pli grandaj ol argileroj, malpli grandaj ol sableroj, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koheraj petroj, plej ofte precipe konsistanta el kvarco [1].

Silta sedimentado ĉirkaŭ domo kaj aŭto en Nov-Orleano postrestita per inundo kaŭze de breĉo en la London Avenue Canal.
seka silto en Galveston, Teksaso.

Origino redakti

Silto estiĝas dum diverseco de fizikaj procesoj kapablaj por spliti la ĝenerale sablo-dimensiaj kvarcaj kristaloj de primaraj rokoj per ekspluatado de la difektojn ĉe ilia kristala strukturo [2]. Tiuj inkluzivas efloreskon de roko [3] kaj regolito, kaj iom da efloreskaj procesoj kiel frosta disiĝo [4] kaj haloklastado. [5] La ĉefa proceso estas abrazio per transporto, inkluzive rivera frakasado, eola frotado kaj glacia knarado. [6]. Estas en duonaridaj medioj [7] ke substancaj kvantoj de silto produktiĝas. Silto estas kelkfoje nomata "roka faruno" aŭ "ŝtona polvo", precipe kiam produktita per glacia agado. Mineralogie, silto ĉefe konsistas el kvarco kaj feldspato. Sedimentaj petroj ĉefe konsistantaj el silto estas konataj kiel siltopetroj.

Mediaj influoj redakti

Silto facile estas transportata en akvo kaj estas sufiĉe malpeza por esti portata per aero kiel polvo. Dikaj sedimentoj de silta materio rezultante el eola sedimentado ofte estas nomataj lomo. Silto kaj argilo kontribuas al la malklareco en akvo. Silto estas transportata per riveroj aŭ per akvaj fluoj en la oceanon. Silto, sedimentado dum jaraj inundoj laŭlonge de la Nilo, kreis la riĉan kaj fertilan grundon kiu subtenis la Egiptan civilizon. Silto sedimentita per la Misisipo dum la 20-a jarcento estas malpliiĝinta kaŭze de sistemo de digoj, kiuj kontribuas al la malaperigo de protektaj marĉoj kaj sablejoj en la riverdelta regiono ĉirkaŭante Nov-Orleanon.

Ĉefa fonto de silto en urbaj riveroj estas perturbo de grundo per konstruada agado. Ĉefa fonto en ruraj riveroj estas erozio pro plugado de agrikulturaj kampoj, senarbiga fin-ekspluataĵo [8] aŭ tempa agrikultura uzado post bruligo de la arbaro. Kiam, sur la tuta surfaco, oni forigas la vegetaĵaron, la plej supra grundo estas vundebla por eola kaj akva erozio. Kompletaj regionoj de landoj perdis la produktkapablon kaŭze de erozio. La madagaskara centra altebenaĵo, proksimume 10 % de la landa areo, estas sterila, praktike la tuta pejzaĝo, kun eroziaj sulkoj kiuj estas pli profundaj ol 50 metrojn kaj pli larĝaj ol unu kilometron. Migra kampokultivado estas agrikultura sistemo kiu inkluzivas la regulan bruligon de arbaroj kaj sovaĝaj areoj en iuj regionoj de la mondo. La rezultanta sedimento povas kaŭzi grandskalajn fiŝmortadojn, malhelpante ekonomian disvolviĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1038
  2. Moss, A. J. & Green, P. 1975 : Sand and silt grains: Predetermination of their formation and properties by microfractures in quartz. Australian Journal of Earth Sciences, 22/4, 485–495. angle
  3. Nahon, D. & Trompette, R. 1982 : Origin of siltstones:glacial grinding versus weathering. Sedimentology, 29, 25–35. angle
  4. Lautridou , J. P. & Ozouf, J. C. 1982 : Experimental frost shattering: 15 years of research at the Centre de Geomorphologie du CNRS, Progress in Physical Geography, 6, 215–232 angle
  5. Goudie, A. S. & Viles, H. A. 1995 : The nature and pattern of debris liberated by salt weathering: a laboratory study. Earth Surface Processes and Landforms, 9, 95–98.angle
  6. Wright, J. S. ; Smith, B. J.; Whalley, W. B. 1998 : Mechanisms of loess-sized quartz silt production and their relative effectiveness: laboratory simulations. Geomorphology, 23, 15–34. angle
  7. Haberlah, D. 2007 : A call for Australian loess. Area, 39/2, 224–229. angle
  8. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 12 & 49) esperante