Sulko estas linioforma profundiĝo en la tero de agrikultura kampo. Ĝin kreis kutime plugilohakilo.

sulkoj en freŝe plugita kampo

Mitologio redakti

Fekundeco / Vagino redakti

Pro la tutmonda disvastiĝo de teraj diinoj en ĉiuj agrikulturantaj kulturoj la sulko mitologie sur ĉiuj kontinentoj estas simbolo por fekundeco, parte ankaŭ rekte por la ina vagino.

En la hinda mitologio la diino Sita naskiĝis en kampa sulko kaj estas la edzino de la dio Rama.

Laŭ la etruska mitologio la heroo Tages "naskiĝis el sulko".

En la egipta mitologio oni ofte mencias la "sulkon de la tera diino Maat.

Ankaŭ en la antikva romia kulto ekzistas ceremonio, dum kiu la ĉefa dio Jupitero "en la sulko de diino Juno serĉas fajroŝtonon.

Signo de limo redakti

Laŭ la mezepoka eŭropa tradicio la sulko estis ofte uzita kiel signo de teritoria limo. Jam en la mito pri la fondo de la urbo Romo la knabo Remulus laŭlegende dum la 753 antaŭ Kristo fosis sulkon ĉirkaŭ la teritorio, kiu signis la estontan sanktan distrikton de la urbokerno sur la monto Palatino. Dum la jaro 1985 oni tie fakte trovis fosaĵon, kiu vere fontas el la 8-a jarcento antaŭ Kristo.

Laŭ la nord-ĝermana mitologio la diino Freja fosis profundan sulkon ĉirkaŭ la teritorio Zelando (Sjælland) en Danio, kio pro tio iĝis insulo kaj dividiĝis de Svedio.

Vidu ankaŭ redakti