Jalu

limrivero inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Nord-Koreio

La rivero ĉine nomata Jalu (鸭绿江) kaj koree Amnok (압록강) konsistigas grandan parton de la internacia limo inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Nord-Koreio. Ĝi fontas en alteco de 2500 metroj ĉe la vulkana monto Pektusan kaj longas 790 kilometrojn. Fine ĝi enfluas la korean golfon de la Flava Maro, inter la ĉina urbo Dandong okcidente kaj la korea urbo Sinviĵuo oriente.

Jalu
translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 813 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Ljaŭningo
vdr
skema mapo (flave la akvokolekta areo de la rivero)

Etimologio redakti

La ĉina nomo Jalu, pinjine Yalu, laŭ teorio origine devenas de la Jalv ula en la manĉura lingvo, kie ĝi signifas "limo inter du landoj".

 
ponto ĉe la rivera delto
 
riverbordo en Dandong