Krajono

Skribilo el grafita bastoneto tenita ene de tubeto el ligno

Krajono estas skribilo konsistanta el grafita ingoto tenita ene de tubeto el ligno. Estas ankaŭ kolorkrajonoj faritaj el aliaj materialoj. Oni ĉiam povas forviŝi krajonajn skribitaĵojn aŭ desegnitaĵojn pere de skrapogumo, tio estas laŭokaze samtempe la ĉefa avantaĝo, aŭ la ĉefa malavantaĝo de krajono kompare al aliaj skribiloj.

Laŭ Francisko Azorín Krajono estas Desegnilo konsistanta el koloriga cilindreto en ligna cilindro aŭ prismo, foje en speciala ujo. Malforta minerao kapabla kolorigi paperon per streko.[1] Li indikas etimologion el la franca craie (kreto). Kaj li aldonas la tipojn nigra, ruĝa, blua, litografa, paŝtela, karbokrajono, krajonakrigilo kaj plumbokrajono, kaj terminon krajonaĵo por "desegno farita per krajono".[2]

Historio redakti

La hodiaŭa historio komenciĝas en 1564, kiam oni trovis uran grafiton en Borrowdale, Anglio. Tion uzis la ŝafistoj por marki la ŝafojn.

Unuafoje memoris pri krajonsimila ilo la svisa naturesploristo Conrad Gesner, kiu skribis en 1565 pri skribilo konsistanta el grafito prenita en ligno ujo. Oni rigardis tiutempe la grafiton speco de plumbo, Gesner estis la unua, kiu priskribis ĝin kiel mineralon.

La moderna krajono datiĝas de ĉ. 1790 kiam Conté en Francio kaj Hardtmuth en Germanio komencis produkti krajonojn pere de miksaĵo el grafito kaj argilo. Antaŭe ili estis faritaj el plumbo. (Ankaŭ uzatas de la artistoj bastonetoj de karbonigita evonimoligno.)

Kodigo redakti

Simboloj informas pri la "moleco" (aŭ "graseco") aŭ malmoleco (aŭ "malgraseco") de la krajono. Ne nur pri simpla moleco aŭ malmoleco temas, la molaj krajonoj eligas pli larĝajn kaj pli nigrajn strekojn, la malmolaj pli malfacile skribas pli mallarĝajn kaj pli brile nigrajn, aspektantajn grizece, strekojn.

La moleco-malmoleco dependas de proporcio de argilo, temperatura traktado.

Oni produktas ekde 1874 la t.n. inkokrajonon, kiu kontraŭstaras al la humideco.

Eŭropa sistemo redakti

9H
8H ege malmola
7H ege malmola
6H tre malmola
5H tre malmola
4H malmola
3H malmola
2H sufiĉe malmola
H  sufiĉe malmola
F
HB la ordinara scpeco, meza
B  sufiĉe mola
2B sufiĉe mola
3B mola
4B mola
5B tre mola
6B tre mola
7B ege mola
8B ege mola
9B

Usona kodigo redakti

Usona kodigo uzas numeron.

Usono       Eŭropo
#1     =     B
#2     =    HB   (plej komuna)
#2 1/2 =     F   (ankaŭ uzata 2 4/8, 2.5, 2 5/10, pro patento)
#3     =     H
#4     =    2H

Japana kodigo redakti

Japana kodigo estas laŭ Japana Industria Normo (JISS6006). Tamen ekde 1998 krajonoproduktantoj ne uzas JIS-markon kvankam ili produktas laŭ JIS. La kodigo diferencas al eŭropa kodigo.

9H
8H
7H
6H
5H
4H
3H
2H
H
F
HB
B
2B
3B
4B
5B
6B

Plua legaĵo redakti

Gabriela Hrochová, Kolekti krajonojn, Monato, 9-a de majo 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.