Kolorkrajono aŭ farbokrajono estas skribilo aŭ pentrilo kun kolora kerno. Kontraste kun krajonoj, la kernoj de kolorkrajonoj ne konsistas el grafito, sed baziĝas sur vakso aŭ oleo. La historio de kolorkrajonoj ne estas certa. Ili estis menciitaj unuafoje en la deknaŭa jarcento.