Lidja Zamenhof

pola verkistino, tradukistino, esperantistino kaj Holokaŭsta viktimo
(Alidirektita el Lidia Zamenhof)

Lidja [Lidia] Zamenhof, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, tiam en la Rusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de homaranismo, tipo de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.

Lidja Zamenhof

Pola esperantistino, plej juna filino de L. L. Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 29-a de januaro 1904
en Pollando
Morto aŭtune de 1942
en Treblinka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Lidja Zamenhof
Familio
Patro L. L. Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Klara Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Adamo Zamenhof kaj Zofia Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
tradukisto
esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Paul Fruictier kun Lidja Zamenhof en 1935

Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la Bahaa movado. Fine de 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.

Jud-devena, ŝi estis murdita en la germana ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.

Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En sia 14 jaro ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo. Kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Lidja fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la Viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel Cseh-metoda instruistino de Esperanto, Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis kursojn en diversaj landoj.

Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en Universala Esperanto-Asocio, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo "Literatura Mondo", precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al "Pola Esperantisto", "La Praktiko", "Heroldo de Esperanto", Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.

Tre konata estas ŝia traduko de Quo Vadis?, la verko de Henryk Sienkiewicz, publikigita en 1933.

En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene kaj vojaĝante tra sia hejmlando, ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.

Lidja Zamenhof entreprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n de Zygmunt Krasiński, unu el la plej komplikaj verkoj de la pola romantismo, tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco, verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen konatiĝi kun unu fragmento: la lasta sceno de la kvara parto troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, paĝoj 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, aŭ ĉu ĝin, same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro 1939, kiam komenciĝis la dua mondmilito?

Lidja faris korektojn en Fabeloj de Andersen, vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis Noveloj de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 Noveloj de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de Quo Vadis? de Sienkiewicz, Nobel-premiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933. Ŝi ankaŭ tradukis de la verkoj de Bahá'u'lláh, la fondinto de la Bahaa komunumo, la faman verkon nomitan la Libro de Certeco.

Dum la dua mondmilito Lidja Zamenhof iĝis viktimo de la tragedio nomata eŭfemisme holokaŭsto. Sub la germana okupada reĝimo, ŝi estis arestita kaj malliberigita en la Varsovia geto. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medikamentojn kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al la ekstermejo en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.

Lige kun la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lidja, estis publikigita la libro Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj kun artikoloj, eseoj, recenzoj, entute publicista verkaro de Lidja Zamenhof.

Verkaro

redakti
 
Kovrilpaĝo de Henryk Sienkiewicz: Noveloj; trad: Lidja Zamenhof; eld: Ferdinand Hirt 1925, Leipzig.

Originaloj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Homo, Dio, profeto.

 
 La enhavo estas parolado farita de la estimata filino de nia Majstro, okaze

de la Bahaa fak-kunveno dum la XXIIa Univ. Esperanto-Kongreso en Oxford (Anglujo) la 8-an de Aŭgusto 1930. La aŭtorino klopodas difini la diversajn ideojn : homo, Dio, profeto. Ŝi malkonfesas la materian koncepton de l’homo, afirmas ĝian spiritan konsiston, kaj la rilaton « kreitaĵo-Kreinto » inter homo kaj Dio. La Profetoj estas « oraj radioj » « venantaj de Dio kiuj varmigas, lumigas, kaj donas al ni spiritan vivon ». ĉefmotivo de la diversaj profetaj instruoj estas la Amo. — La aŭtorino serĉas la kontaktpunktojn inter la ĉefreligioj kaj Bahaismo. La tezo estas lerte prezentita kaj la diskuteblaj punktoj malpeze transŝvebitaj.

La lingvo forte memorigas laŭ klareco kaj simpla eleganteco, al tiu uzita de nia Majstro. Kia ĝuo unika devas esti tio : defendi karan opinion per instrumento delikatsona, lingvo genia, kiu je ĉiu vorto rememorigas al la filino la patron amatan. 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)

Tradukoj

redakti
  1. la ampleksa libro pri la Bahaa Kredo: Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko de John Esslemont;
  2. la libro de Baha'u'llah, fondinto de la Bahaa komunumo, nomita Libro de Certeco;
  3. Parizaj Paroladoj de 'Abdu'l-Bahá“;
  4. Iridiono de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt Krasiński;
  5. noveloj de Bolesław Prus;
  6. Quo Vadis?, de Henryk Sienkiewicz;

Recenzoj

redakti

Pri Parizaj Paroladoj de 'Abdu'l-Bahá“;

 
 Tiu ĉi libro enhavas tradukon en bonega Esperanta lingvo de pli ol kvindek paroladetoj kiujn Abdul Baha, Abbas Effendi faris ĉiutage dum lia restado en Parizo je la fino de la jaro 1912 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Literaturo

redakti

Aitor Arana, La okulvitroj de Lidia, romanigita vivo de Lidia Zamenhof, grandparte bazita sur realaj eventoj kaj helpe de materialoj kaj pensoj de Lidia mem, Prozo originala, Ars Libri, 2023[1].

Memorigo

redakti

Sekve de mondonaco far la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) en 1993 al la Fondumo Zamenhof la Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, Pollando, nomis hospitalan salonon honore al Lidja [Lidia] Zamenhof kaj ornamis ĝin per respektiva tabulo. Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la Usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de Esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua mondmilito. Ŝia simbola tombo (memortabulo ĉe la tombo de Klara Zamenhof) troviĝas en la hebrea tombejo de Varsovio ĉe la str. Okopowa en Varsovio.

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti

Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj Dratwer en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy Heller en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Tiu ĉi verko de Heller aperis en Esperanto-traduko en 2008 ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa Esperanto-movado kaj pluraj aliaj artikoloj. En 2009 ĉe Flandra Esperanto-Ligo estis publikigita la libro Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj kun artikoloj, eseoj, recenzoj fare de Lidja Zamenhof.

  • Wendy Heller, Lidia. Życie Lidii Zamenhof, enpoligis de Esperanto Lidia Ligęza, Skonpres 2009, p. 380
  • La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian Modest bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la Varsovia geto.
  • Amri Wandel, Hibrida kunveno pri Lidja Zamenhof en Tel-Avivo, en Esperanto, 1365(2) Februaro 2022, p. 44.

Referencoj

redakti
  1. Aitor Arana, La okulvitroj de Lidia, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « Lidia Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»