Adamo Zamenhof
pola okulisto
Adamo Zamenhof (naskiĝis la 11-an de junio 1888, mortis la 29-an de januaro 1940 en Palmiry) estis filo de Klara kaj L. L. Zamenhof, frato de Lidia kaj Zofia, patro de Louis-Christophe.
Adamo Zamenhof | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1888 en Varsovio, Kongresa Pollando, ![]() |
Morto | 29-an de januaro 1940 (51-jara) en Palmiry |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Laŭzano |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | L. L. Zamenhof |
Patrino | Klara Zamenhof |
Frat(in)oj | Lidja Zamenhof • Zofia Zamenhof |
Edz(in)o | Wanda Zamenhof |
Infano | Louis Christophe Zaleski-Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | okulkuracisto • esperantisto • armea kuracisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5797 |

Adamo Zamenhof (de maldekstro) kun sia patro Ludoviko Zamenhof dum la 9a Universala Kongreso de Esperanto, Berno 1913
Adam Zamenhof estis ĉefkuracisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Li multe verkis pri sia specialiĝo, kunlaboris kun Internacia Medicina Revuo[1].
La 1-an de oktobro 1939 estis arestita fare de germanoj kaj sendita al Palmiry, kie la 29-an de januaro 1940 estis mortpafita.

Sur la foto de maldekstro: Wanda Zamenhof, Adamo Zamenhof kaj la unua de dekstro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (ilia filo), ĉ. 1935