Granda Kampanjo (germane: Grossaktion in Warschau) – likida operaco de Varsovia geto ligita kun amasa ekstermo de ĝiaj loĝantoj. Ŝlosila parto de la operaco Reinhardt, farita de SS-Komandanto kaj de Polico Odilo Globocnik.

La kampanjo komenciĝis la 22-an de julio kaj finiĝis la 21-an de septembro 1942. Judoj estis amasigitaj sur Umschlagplatz, de kie per var-trajnoj estis forveturigataj al pereigejo en Treblinka. Rezulte de la kampanjo oni murdis en gas-ĉambroj de Treblinka ĉirkaŭ 80% de la loĝantoj de geto, kaj ties surfacon oni limigis al teritorioj okupataj de produktejoj en norda parto de la fermita kvartalo kaj la produktejo de Tobbens apud str. Pańska.

Trapaso redakti

La 22-an de julio 1942 "Komisaro de deportadoj" SS-Sturmbannführer Hermann Höfle renkontiĝis kun membroj de varsovia Juda Konsilio (Judenrat) informante ties prezidanton Adam Czerniaków, pri "setligo orienten". Czerniaków – kies voĉo estis estimata inter la juda socio – sinmortigis en la momento, kiam malkovris perfidajn planojn de la germanaj nazioj. Li tuj estis anstataŭigita de Marek Lichtenbaum. La cetera parto de la loĝantaro de la geto ne estis informita pri vera stato de la afero. Ĝis fino de 1942 montriĝis, ke deportadoj celas ne setladon, sed eksterminadon.

Dum la Granda Kampanjo 265 mil judoj estis deportitaj al Treblinka. Surloke oni murdis ĉirkaŭ 10 mil, rezulte en la geto postrestis ĉirkaŭ 70 mil personoj. Estas malfacile kompari la agadon de somero 1942 kun la fina likvido de la geto printempe de la venonta jaro, kiam mortis kvinoble malpli da personoj, ol dum Grossaktion. Eventoj de 1942 estas ofte kovrataj per la fama heroa Ribelo en varsovia geto. Grossaktion de 1942 estis tamen decida en ekstermo de la juda loĝantaro de Varsovio.

Dum ok semajnoj senĉese iris trajnoj de Varsovio al Treblinka. Al ĉiun brutan vagonon oni enpelis pli ol 100 homojn, transportante tage ĉirkaŭ 5-6 miloj de judoj, kune kun kuracatoj de malsanulejo kaj infanoj el la Domo de Orfoj. Unu el pli konataj viktimoj de tiutempaj eventoj estis Janusz Korczak – konata pedagogo kaj verkisto – kiu, havante ŝancon eviti deportadon, mem decidis sekvi la sorton de siaj zorgatoj kaj proksimaj amikoj.

Post alveno al Treblinka la viktomoj estis senvestigataj kaj direktataj en 200-personaj grupoj al kameroj, kie estis gasumitaj. Civiluloj ne povis alproksimiĝi al la koncentrejo.

Tragikan finon de la geto oni ne povis ŝanĝi, sed la vojo al tio povus estis alia, se aperus pli forta gvidanto. Sendube, se la ribelo en Varsovia geto okazus aŭguste kaj septembre 1942, kiam ankoraŭ estis 300 000 judoj, germanoj devus pagi multe pli altan prezon. – David J. Landau

Eksteraj ligiloj redakti