Domo de Orfoj

Domo de Orfoj (pole: Dom Sierot) – varsovia orfejo por judaj infanoj, fondita de Janusz Korczak kaj Stefania Wilczyńska, aganta inter 1912 kaj 1942. La orfejo moviĝis inter diversaj konstruaĵoj plurfoje, ĝis ĝi fermiĝis, kiam la infanoj kaj personaro estis kondukitaj al la ekstermejo Treblinka. La orfejo estis la unua sukcesa provo kaj sperto pri demokrata edukado en la mondo, kaj tiel signifas ke ĝi estis kiel plejeble prizorgata kaj mastrumada de la infanoj mem.

Stefania Wilczyńska, la fondintino de la Domo de Orfoj, foto el la jaro 1927
Janusz Korczak [JAnuŝ KORĉak] (pseŭdonimo de Henryk Goldszmit [HENrik GOLDŝmit])

HistorioRedakti

En 1906 la societo Pomoc dla Sierot (Helpo por Georfoj) decidis pri konstruo de propra domo por infanoj. La 12-an de majo 1910 oni aĉetis ĉe la strato Krochmalna 92 placon kontraŭ 24 000 rublojn. Establiĝis Konstrua Komisiono gvidata de Izaak Eliasberg. En ties konsiston eniris ankaŭ Janusz Korczak.

 
La memorŝtono de Janusz Korczak kaj infanoj de la varsovia Domo de Orfoj en la koncentrejo (ekstermejo) Treblinka

La 14-an de junio 1911 oni metis fondan ŝtonon de la domo por 106 infanoj. La 7-an de oktobro 1912 Janusz Korczak - direktoro de la Domo de Orfoj kaj Stefania Wilczyńska - ĉefa edukistino, enloĝigis la unuajn edukatojn - 85 judajn infanojn. En keletaĝo troviĝis kuirejo, lavejo, kaldronejo, vestejo por infanoj, senvestiĝejo kaj banejo. Sur la teretaĝo la plej grandan surfacon okupis edukejo plenumanta ankaŭ funkcion de manĝejo. Ĉi tie troviĝis ĉambroj por hejmaj lecionoj kaj kancelario. En ĉambreto estis vendejo. Sur la unua etaĝo loĝis internuloj, sur la dua estis du grandaj dormejoj (de knaboj kaj knabinoj). Apud la knabina dormejo estis ĉambro de Stefania Wilczyńska kaj izolejo por malsanuluj. Subtegmente troviĝis ĉambro de Korczak, kiu loĝis ĉi tie ĝis 1932. De 1914 Korczak soldatservis en la rusa armeo. Li revenis al la Domo en 1919. Dum lia foresto pri la Domo zorgis dum la unua mondmilito Stefania Wilczyńska kaj ankaŭ dum liaj vojaĝoj al Palestino en la jaroj 1934 kaj 1936.

La subtegmentejo estis detruita dum la dua mondmilito kaj neniam rekonstruita. En 2009 la domo estas ĉe la strato Jaktorowska 6 kaj en ĝi troviĝas Domo de Infano n-ro 2 je la nomo de Janusz Korczak kaj Centro de Dokumentado kaj Esploro Korczakianum.

Dum la okupado de Pollando, en 1940 nazioj establis varsovian geton. Domo de Orfoj troviĝis flanke de arja kvartalo. Proksime al la kreita getolimo, ĉe la strato Chłodna 33, situis domego de Komerca Lernejo je la nomo de Roesleroj. Inter ili okazis reciproka ŝanĝo de ejoj, realigita fine de oktobro aŭ komence de novembro 1940. Nova ejo, jam ene de la geto, estis pli malgranda kaj ne adaptita por la bezonoj de la orfozorgejo. En ĝi loĝis kelke da judaj familioj.

La 21-an de oktobro 1941 germanoj ordonis mallarĝigi la limojn de la geto. La Domon oni translokis al domego de Socio de Reciproka Helpo de Komercaj kaj Industriaj Laborantoj ĉe la strato Siennej 16. De la Domo de Orfoj kiu estis en la Varsovia geto Korczak, deko de edukistoj kaj 192 georfoj la 5-an aŭ 6-an de aŭgusto 1942 estis forpelitaj al Umschlagplatz, de kie estis transportitaj al pereigejo (koncentrejo) en Treblinka, kie ili pereis.

La lernejo nome de Roesleroj ne plu ekzistas, la domo ĉe la str. Chłodnej 33 detruiĝis dum la ribelo de Varsovio. Hodiaŭ tiuloke troviĝas memorŝtono.

La domego de Towarzystwo Wzajemnej Pomocy Pracowników Handlowych i Przemysłowych damaĝita travivis la militon, tamen oni ĝin malkonstruis komence de 50-aj jaroj pro konstruado de Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco. Hodiaŭ en la loko troviĝas placo kaj nord-orienta fragmento de alo de la palaco okupata de Teatro Pupo. La 5-an de aŭgusto 2012 sur muro de la teatro oni malkovris memortabulon memorigantan la lastan sidejon de la Domo de Orfoj en la varsovia geto.

Eksteraj ligilojRedakti