Julia C. Isbrücker

(Alidirektita el Julia Isbrücker)
11 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 nov. 2022.

Julia C. ISBRÜCKER [isbrüker] (naskiĝis la 22-an de septembro 1887 en Rotterdam, mortis la 14-an de januaro 1971) estis nederlanda esperantistino, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de Internacia Centra Komitato kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la Esperanto-klubo en Hago kaj edzino de la vicprezidanto de UEA, J. R. G. Isbrücker.

Julia C. Isbrücker
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1887
en Rotterdam, Nederlando
Morto 14-an de januaro 1971
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandanino
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Julia C. Isbrücker
Familio
Frat(in)o Catharina J. Roskes-Dirksen Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o J. R. G. Isbrücker Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton ŝiaj tradukoj
Verkis en Esperanto Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
Esperanto-examenopgaven (1922)
Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
Aliaj aktivaĵoj Honora Membro de UEA
Membro de ICK
vdr

Naskiĝita Dirksen, ŝia plena nomo post edziĝo estis Julia Catharina Isbrücker-Dirksen. Post la Dua Mondmilito la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj – do Isbrucker (la prononco restis la sama).

Esperanta agado

redakti
 
Isbrücker (dekstre) ĉe la domo de Zamenhof en Varsovio, strato Dzika 9
 
Isbrücker kaj Odo Bujwid dum la ekskurso al Pompeo dum la 27a UK en Romo, 1935

Antaŭ la Dua Mondmilito

redakti

Isbrücker estis Esperantistino de 1909, baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en 1920 al Hago, en tempo, kiam post la Unua Mondmilito estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson.

Ŝi estis la unua prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo ekde 1923,[1] organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago 1928, fondis kun Andreo Cseh la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste Internacia Esperanto-Instituto). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.

En 1931 la urbestro de nederlanda Arnhem disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Danke al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker ĝi fariĝis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.

Intertempe ŝi estis ankaŭ membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato (ICK), prezidanto de la floranta haga Esperanto-klubo "Fine ĝi venkos", ŝi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En 1939 ŝi fariĝis sekretariino de ĵus fondita Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto, kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T., Philipps kaj KLM.

Dum kaj post la Dua Mondmilito

redakti

Kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis 1942 la unuiĝon Universala Ligo, mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia federacio bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.

Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto La Praktiko, en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon La alia pasinteco de Rico Bulthuis kaj la verkon La lernolibro de la vivo de Martin Kojc. Krom ŝi estis kuntradukantino de la romano Akbar.

Medalo-monero kaj broŝuro

redakti
 
50 steloj: Julia Isbrücker Esperanto

Pri Julia Isbrücker kaj ties filino Julia Guillaume-Isbrücker aperis senpaga broŝuro en la jaro 2020 en formato pdf okaze de la 100a datreveno de la 12-a Universala Kongreso 1920. Samjare aperis arĝenta medalo en la formo de 50-stela monero kun la portreto kaj por la honoro de Julia Isbrücker.

Verkoj

redakti
  • Esperanto-examenopgaven (1922)
 
 La libro konsistas el granda kolekto de bone elektitaj prozaĵoj, poeziaĵoj, kaj frazoj enhavantaj iun aŭ alian malfacilaĵon por la traduko cn Esperanto. Tiu materialo estas kolektita el diversaj ekzamenoj por simpla kaj por profesora diplomo, en Nederlando. — La libro estas uzebla ne nur por organizo de aliaj ekzamenoj sed ankaŭ por ekzercoj ĉe lernantoj jam iom progresintaj. Ĉiuj profesoroj de Esperanto kiuj konas la Nederlandan lingvon utile uzos tiun verketon. 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
  • Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
  • Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
  • “Wereldvrede en Esperanto” (En: Jubileumboek 1926-1931)
  • Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)

Tradukoj

redakti
  • Bulthuis, Rico: La Alia Pasinteco (1952)
  • Chaudhuri, Bhabes Chandra: Nova Studo pri la Filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman (1961)
  • Kojc, Martin: La lernolibro de la vivo
  • Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
  • Privat, Edmond: Tragiek en Triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto (1947)
  • Ramaker, Theo: Sankta Nikolao en Nederlando[2]
  • Elías, Mag. E.: Nederlando (Miraklo el la Akvo)[3] (1955).

Recenzoj

redakti

Pri Sankta Nikolao en Nederlando

 
 Estas notinda fakto ke pli kaj pli da infanoj lernas nian lingvon. Sekve: la infanliteraturo en nia lingvo kreskas. Ja, ekzistas jam lemolibroj por infanoj kaj kelkaj tre belaj libroj. Jen nova pcrlo cn tiu genro. Ĝi estas plaĉega. Multaj belegaj ilustraĵoj, Multaj St. Nikolao-kantoj kun la muziknotoj. Ĉarmaj infandesegnaĵoj. Gepatroj kies infanoj konas Esperanton aŭ lemas ĝin, nepre donu al ili tiun libreton kiel donacon. 
— Belga esperantisto n360 (jan-feb1959)
 
 Jen libreto tre simpatia, kiu priskribas feston de Sankta Nikolao, -la bonega sanktulo, kiu ĉiujare en sia naskiĝtago vizitas Nederlandon kun sia helpanto, la Nigra Petro, kaj disdonas al ĉiuj, infanoj kaj plenkreskuloj, multajn donacojn.

Tiu libreto enhavas, inter agrabla teksto, belajn fotojn, infanajn desegnaĵojn kaj kantojn kun muziko, por povi kanti ĉe la piano, ĉio en rilato jam tiu festo. Por ni, hispanoj, la libreto estas speciale alloga, ĉar Sankta Nikolao, laŭ bone asertas nederlandanoj, estas hispano kaj li loĝas dum la tuta jaro inter ni. Estas kuriozaĵo, vere stranga, ke ni ne konas lin kaj ke tiu fama samlandano nia ne havas, en unu el niaj ĝardenoj, grandegan monumenton. Tamen, leginte ĉi tiun

verketon, mi ja kredas pri lia ekzistado. 
— ANGEL PÉREZ. Boletín n119 (jan 1960)

Pri Nederlando (Miraklo el la Akvo)

 
 Kiam esperantisto foje haltas kaj gape platigas sian nazon ĉe la kristalo de montro-fenestro en librovendejo, li ne povas eviti ian specon de melankolio, rigardante la luksajn nacilingvajn bildlibrojn, kiuj tie fiere pompas, ĉar tia lukso kaj tiaj volumoj, kun riĉa kolekto da bildoj pri arto aŭ turismo, ankoraŭ estas kvazaŭ utopia revo en la esperantaj eldonoj, kvankam ĝuste en tiuj du branĉoj Esperanto devus okupi elstaran lokon.

Sed, jen ĵus la brava iniciatemo de la eldonejo W. van Hoeve, en Hago, eldoninte ankaŭ en nia lingvo belegan albumon pri Nederlando, kuraĝe trabatas vojon kaj malfermas vastajn perspektivojn, laŭ la nomita direkto. En posedo jam de ĉi tiu juvelo, ni ne plu sentos envion antaŭ la plej logaj nacilingva libro, ĉar la fotografaj delikataĵoj de E. van Wijk, kiujn majstre garnis lingve S-ino Isbrucker, kontentigas ĉiujn dezirojn, plenumas ĉiujn aspirojn kaj eĉ devigas nin ĉiujn agnoski, ke la sufiĉe alta prezo, asignita al la impona volumo, aspektas ja ridinde malalta, kiam oni konscie taksas nur ĝian materian valoron. La utopia revo fariĝas realo... La tuta Nederlando — kie la potencon de la akvo oni utile dresis!— montriĝas poezie kaj plastike, kvazaŭ per ia fantazia ekrano, tra ia mirindaj paĝoj de la libro, ĉar «Van Wijk migris tra la lando kaj prenis siajn fotojn ĉie, kie li vidis ĉarman loketon, belan fasadon kaj karakterizan anguleton. Kaj li ne kontentiĝis per aleoj, fasadoj kaj arbogrupoj, sed li kaptis ankaŭ tiujn homojn, kiuj festas tipe nederlandaj kaj kiuj harmonias kun la dekoro. S-ro Elias ornamis ĉi tiun kolekton per agrablaj poeziaj rakontoj pri grandaj kaj malgrandaj urboj, pri la trankvileco de la kamparo, pri la akvo kaj la floroj kaj pri la homoj...» Tamen, la antaŭaj vortoj, ĉerpitaj ol klariga noto, pale reflektas nur radieton el la sorĉa lumo, kiun la ĉarmaj bildoj disradias, kiel aroga pionira ekzemplo, en arta voko, por sinsekva apero de similaj albumoj pri ceteraj landoj kaj popoloj de la tuta mondo. En la nunaj decidaj momentoj, kiam Esperanto komencas esti serioze atentata en gravaj superaj instancoj, ĉi tiu admirinda verko taŭgas oportune por doni prestiĝon al nia Movado kaj plezuron al ĝiaj adeptoj, kiuj, se ili mem pro financaj baroj ne povas aĉeti ĉi tiun valoran volumon, nepre devas postuli ĝian akiron por la biblioteko de sia grupo aŭ de sia klubo.

Tiel ni pruvos, ke la esperantistoj scias funde frandi bongustaĵon kaj praktike danki samtempe la klopodojn de tiuj entreprenistoj, kiuj sindoneme ebligis la frandaĵon... 
— Luis Hernández. Boletín n077 (maj 1955)

Bibliografio

redakti
  • 1971: Nekrologo de Marianne H. Vermaas en Esperanto, marto 1971 (784).
  • 1935: N. i. [Andreo Cseh] “Julia Isbrücker”, en Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Represita en Gacond, Claude (1983). “Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj”, en KCE 151, aŭgusto–novembro 1983, p. 2–4.

Referencoj

redakti
  1. Pacifismo en EdE
  2. Broŝurita, 40 paĝoj, eldonita de IEI Hago. Theo Ramaker kaj kelkaj amikoj de li, tradukita de Julia Isbrücker
  3. Fotokolekto de E. van W ijk, kun teksto de Mag. E. Elias, tradukita de Julia Isbrucker. Formato: 22 x 31 cm. 191 paĝoj, el kiuj 16 kun kolorfotoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti