Julia Guillaume-Isbrücker

nederlanda-franca esperantistino

Julia GUILLAUME-ISBRÜCKER (1916-1999) estis nederlanda-franca esperantistino. Ŝi estis la filino de Julia Isbrücker (1887-1971, la fondintino de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago).

Julia Guillaume-Isbrücker
Persona informo
Naskiĝo 1916
Morto 29-an de novembro 1999 (1999-11-29)
en La Celle-Saint-Cloud
Lingvoj Esperantofrancanederlanda
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Julia Guillaume-Isbrücker ĉiam aktive partoprenis en Esperanto-aranĝoj kaj estis ĝis 1996 estraranino de IEI. Ŝi mortis la 29-an de novembro 1999 en La Celle-Saint-Cloud (Francio). Ŝi estis la vidvino de Jean Guillaume (tiu estis ĉefdelegito por Francio dum 30 jaroj kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto 1974-1975).

Okaze de la 100a datreveno de la 12a Universala Kongreso de Esperanto 1920 en Hago aperis en la jaro 2020 broŝuro en formato pdf pri Julia Isbrücker kaj ties filino Julia Guillaume-Isbrücker.

Eksteraj ligiloj redakti