La Celle-Saint-Cloud

komunumo en la departemento Yvelines de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Celle-Saint-Cloud (stacidomo).

La Celle-Saint-Cloud estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.

La Celle-Saint-Cloud
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Yvelines
Arondismento Saint-Germain-en-Laye
Kantono La Celle-Saint-Cloud (ĉefurbo)
INSEE kodo 78126 [+]
Poŝtkodo 78170
Kodo laŭ INSEE 78126
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Olivier Delaporte
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 21 527  (2005)
Loĝdenso 3 698,8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo)48.8776042.100927Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo)
Alto De 75 al 176 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,82 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Celle-Saint-Cloud [+]
vdr

Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas CelloisCelloclodoaldiens.

Geografio redakti

 
Bosko de Tournebride

La Celle-Saint-Cloud ĉefe troviĝas sur la orienta kaj okcidenta flankoj de la valeto de la Drionne, kaj cetere plietendiĝas sur la plataĵo de Versailles sude. Ĝi situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de Saint-Germain-en-Laye kaj 6 kilometrojn norde de Versailles, je la landlimo kun la departemento Hauts-de-Seine.

La komunumo havas landlimojn kun Rueil-Malmaison nordoriente, Vaucresson sudoriente, Le Chesnay sude, Rocquencourt sudokcidente, Louveciennes okcidente kaj Bougival nordokcidente.

Historio redakti

 
Kastelo de La Celle

La nomo de la urbo devenas de la latina vorto cella, kiu malnovtempe signis ŝirmejon por ĉasistojarbohakistoj, kaj de Clodoald, unu el la nepoj de Klodvigo la 1-a kiu starigis tie monaĥejon.

La komunumo havis plurajn nomojn tra la jarcentoj : La Celle-sur-Seine, Cella Villaris, Celle Fratum, La Celle-lez-Charlevanne, La Celle près Bougival, antaŭ fariĝi La Celle-Saint-Cloud je la 17-a jarcento. Ĝi cetere nomiĝis La Celle-les-Bruyères dum la franca revolucio de 1789.

Je la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la teritorio de la komunumo, proksima al la kastelo de Versailles, estis uzita kiel ĉastereno far la francaj reĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti