Universala Esperantista Pacifista Ligo

Universala Esperantista Pacifista Ligo,UEPL, estis esperanta pacifisma organizo fondita en 1923. Unua prezidanto estis nederlanda Julia Isbrücker, kaj de 1931 la sveda instruisto kaj socialdemokrata politikisto Einar Dahl.

Julia Isbrücker, prezidanto ekde la fondo
Einar Dahl, prezidanto de UEPL ekde 1931

La 31 julio 1929, dum la antaŭkongreso en Wien en la granda salono de Kobenzl, 400 kongresanoj partoprenis manifestacion aranĝita de UEPL, kaj oni decidis daŭre aranĝi tion dum ĉiu Universala Kongreso tiujn manifestaciojn. Laŭ EdE tio tamen ne okazis, kaj tra diri ke grava esperanta pacifista movado “momente ne ekzistas­”, oni implikas ke UEPL iel mankis influon kaj pezon.

Dum 1924, la revuo Aŭstria Esperantisto nomis sin oficialan organon de la ligo.

Referencoj redakti