Malfermi la ĉefan menuon

Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Leó Dévay)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.

BRedakti

Antal BarasevichRedakti

BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.

József BaksaRedakti

BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.

Józsefné BattaRedakti

BATTA Józsefné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Gyula BénikRedakti

BÉNIK Gyula estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Miklós BerényiRedakti

BERÉNYI Miklós (prononcata [BEre:nji MIklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

Agost BenárdRedakti

BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

Géza BerkiRedakti

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

CRedakti

Jenő CseszkóRedakti

CSESZKÓ Jenő (Eŭgeno) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Gábor CsiszárRedakti

CSISZÁR Gábor (nun 40-jara) estas hungara esperantisto kaj instruisto pri geografio kaj hungara literaturo, vivanta en Budapeŝto. Li estas diplomito de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Csiszár inter alie tradukis en la hungaran esperantlingvan prozon de Ulrich Becker.

DRedakti

Leó DévayRedakti

DÉVAY Leó (prononco de la familia nomo [DE:vaj]) estis hungara esperantisto kaj hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala Hungara-Esperanta Vortaro.

Lajos DomokosRedakti

DOMOKOS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

László DubravszkyRedakti

DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.

ERedakti

Erzsébet Mária EszesRedakti

ESZES Erzsébet Mária estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio.

József EszényiRedakti

ESZÉNYI József (naskiĝis la 15-an de julio 1968) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.

FRedakti

Józsefné FarkasRedakti

FARKAS Józsefné estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Éva Tatár honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Jenő FuchsRedakti

FUCHS Jenő (Eŭgeno, prononco de la familia nomo [FUKS]), estis hungara doktoriĝinta advokato kaj esperantisto, naskiĝinta en 1878 en Nagydobos. Ekde la jaro 1909 li estis esperantisto kaj samjare fondis Esperanto-grupon en Mátészalka kunlabore kun Ágoston Marich. Li estis delegito de UEA en Mátészalka dum pli ol 20 jaroj, estis kunlaboranto de La Verda Standardo, kaj tradukis el la hungara la libron Elektitaj Poemoj de Sándor Petőfi, 1910, 55 paĝoj. Krome tamen li tradukis ankoraŭ centojn da pliaj poemoj, el kiuj plejmulto tamen restis en manuskripta formo, inter alie la versaĵo Johano la Bravulo de Sándor Petőfi. En 1944 pro sia juda deveno li estis deportita al Aŭŝvico, kie supozeble li mortis.


István FüzesiRedakti

FÜZESI István (Stefano) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

GRedakti

Ilonka GalambosRedakti

GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la Cseh-metodo.


Miklós GádorosRedakti

GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.

Mihály GergelyRedakti

GERGELY Mihály (Mikaelo) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

István GetherRedakti

GETHER István (Stefano, naskiĝis en 1948) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1994 kaj 1998 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas ekonomo.

Endre GimesRedakti

GIMES Endre (Andreo) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ervin GömbösRedakti

GÖMBÖS Ervin estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.


HRedakti

Béláné HegedüsRedakti

HEGEDÜS Béláné estas hungara esperantistino, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ferenc HogaiRedakti

HOGAI Ferenc (Francisko, naskiĝis la 2-an de oktobro 1884 en Vámosgyörk – mortodato nekonata) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Li en la movado konatiĝis per multaj propagandaj paroladoj kaj artikoloj pri Esperanto en la hungara kaj per ampleksa instruado de Esperanto. Li gvidis la okazigon de la Hungaria Esperanto-Kongreso de 1926en Gyöngyös en 1926.

IRedakti

László IzsóRedakti

IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.

JRedakti

Sári JohnRedakti

JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.


KRedakti

Lajos KapitányRedakti

KAPITÁNY Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Béla KeveváriRedakti

KEVEVÁRI Béla estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Vilmosné KhekRedakti

KHEK Vilmosné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Rezső KókaiRedakti

KÓKAI Rezső estis hungara posedanto de librovendejo kaj esperantisto. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la Esperanto-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)

Lajos KorsósRedakti

KORSÓS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

János KönigRedakti

KÖNIG János (Johano, naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerca lernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.

János KozmaRedakti

KOZMA János (Johano, naskiĝis la 19-an de oktobro 1884 en Mezőzombor, naskiĝdato ankoraŭ ne konata) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Inter alie li verkis propagandan broŝuron pri Esperanto en 1911, en 1922 estis eldonisto kaj redaktisto de Katolika Revuo, kaj en la hungara lingvo publikigis multajn artikolojn pri Esperanto.

LRedakti

Edit LindwurmRedakti

LINDWURM Edit (naskiĝis la 11-an de septembro 1970) estas hungara esperantistino aktiva ekde la 1980-aj jaroj. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la ĝenerala vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

János LuczenbacherRedakti

LUCZENBACHER János (Johano, prononco de la familia nomo [LUcenbaĥer]) estis hungara esperantisto kiu mortis dum la Unua Mondmilito. Li estis lerta tradukisto, inter alie de du noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna Esperantisto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét. Li apartenis en Berlino al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.

MRedakti

NRedakti

István NagyRedakti

NAGY István (Stefano) estas hungara esperantisto. Inter alie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).

János NagyRedakti

NAGY János (Johano) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas la ekonomia vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

István Nagy-MolnárRedakti

NAGY-MOLNÁR István (Stefano, prononco de la familia nomo [NAdj-MOLnar])) estis hungara esperantisto kaj ŝtatoficisto (en 1930 pensiiĝinta), kiu post 1918 vivis en Győr. Antaŭ la Unua Mondmilito li estis energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li oficis kiel vicprezidento de Hungarlanda Esperanto-Societo (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930. N-o 3. paĝo 3).

PRedakti

Imre PadosRedakti

PADOS Imre (Emeriko, mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.

Sándor PalkóRedakti

PALKÓ Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1911, mortis en 2001) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1949 kaj 1950 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ĝenerala direktoro de la nacia presejo de Monbiletoj.

Samu PataiRedakti

PATAI Samu estis hungara doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto, naskiĝinta en 1850, kiu ricevis la honoran titoligon „registara ĉefkonsilanto“. Li partoprenis la Esperanto-movadon ekde 1912, estis vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj poste elektiĝis hononora prezidanto. Plurfoje li faris publikajn paroladojn por Esperanto (laŭ [[Heroldo de Esperanto, 1930, n-roj l. kaj 7., kaj Enciklopedio de Esperanto, 1934).


Sándor PéterRedakti

PÉTER Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1942, mortis en somero 1995) estis hungara esperantisto, kiu funkciis kiel grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara Esperanto-Asocio en 1988-1990. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia Universala Kongreso de Esperanto.

Irén PrassingRedakti

PRASSING Irén estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Lajos PusztaiRedakti

PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.

RRedakti

 
Kovrilpaĝo de Hundbazaro; redaktis: Péter András Rados; tradukis: Kalocsay kaj aliaj, eldonis: HEA 1979

Péter András RadosRedakti

RADOS Péter András [rådoŝ peter åndraŝ] (Esperanta persona nomo: Petro; kromnomoj: Poeto, Radozo) estas konata hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo, Hungara Antologio, kunfondinta Fiŝklubon.

Stefano RagonczaRedakti

Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.

Kálmán RomcsekRedakti

ROMCSEK Kálmán estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.

SRedakti

Vilmos SághRedakti

SÁGH Vilmos [SA:G VILmoŝ] estas hungara esperantisto, kiu en 1991 honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Árpád SzegediRedakti

SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924, mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.

Imre SzenesRedakti

SZENES Imre (Emeriko), konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.

Borbála SzerémiRedakti

SZERÉMI Borbála (1896-1984) estas hungara esperantistino. Inter la jaroj 1965 kaj 1967 ŝi funkciis kiel prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie ŝi estis kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto en Budapeŝto.

Alajos SziromRedakti

SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.

TRedakti

Éva TatárRedakti

TATÁR Éva estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Józsefné Farkas honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Sándor TóthfalusiRedakti

TÓTHFALUSI Sándor (Aleksandro, naskiĝis la 15-an de aprilo 1909, mortis 36-jara la 24-an de junio 1945) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memorigis placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.

VRedakti

Márta VáriRedakti

VÁRI Márta estas hungara esperantistino, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ferenc Vasady-KovácsRedakti

VASADY-KOVÁCS Ferenc (Francisko, naskiĝis en 1904, mortis en 1977) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1947 kaj 1949 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ŝtatsekretario kaj anstataŭanto de la nacia financministro.

László ViziRedakti

VIZI László (naskiĝis en 1959) eklernis Esperanton en 1983, en la jaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, kiam en la naciaj amaskomunikiloj multis la mencioj pri Esperanto, poste partoprenis la fondadon de la "Fiŝklubo" kaj aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, sekve kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj. En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere laboris en la oficejo kaj librovendejo. Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon.

ZRedakti

Enikő Zengő SereghyRedakti

ZENGŐ SEREGHY Enikő estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas estraranino de Hungaria Esperanto-Asocio.

Károlyné ZipernovszkyRedakti

ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Ŝi estis strarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito, propagandis favore al Esperatno precipe inter feministoj, kaj subtenis la Esperanto-movadon per mondonacoj.