Kispest
Kispest (kiŝpeŝt) (=malgranda Pest) estas iama urbo de Hungario, kiu estas la 19-a distrikto de Budapeŝto.
HistorioRedakti
Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj vivis tie. La evoluo komenciĝis en la 19-a jarcento. La loko disiĝis de Vecsés kaj memstara etvilaĝo fondiĝis en 1871. Post 2 jaroj la komunumo iĝis grandvilaĝo, antaŭ la 1-a mondmilito distriktejo. Tiutempe fondiĝis modela kolonio de Wekerle. Post la mondmilito Kispest iĝis urbo, post la 2-a mondmilito distrikto de Budapeŝto.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
- en Kispest naskiĝis:
- aktoroj Róbert Bánky (pli maljuna), György Bárdy, Józsa Hacser kaj Ottó Szokolay
- arkitekto József Péter Kerényi
- arkitekto pri internaj spacoj Júlia Gaubek
- dramisto György Schwajda
- ministro Mihály Zsofinyecz
- pentristoj Eta Erdélyi, János Nagy Balogh kaj Ernő Tolvaly
- politikisto László Mester
- tipografo Tibor Szántó
- verkisto Lajos Mesterházi
- violonisto Vilmos Tátrai
- en Kispest mortis:
- politikisto József Madarász
EsperantoRedakti
Kispest estas la loko, kie József Miletz kaj Mihály Zsámboky propagandis Esperanton.