László Mester

hungara politikisto

László Mester [lAslO meŝter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mester László estis hungara oficisto, parlamenta deputito, urbestro.

László Mester
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1946 (1946-09-24) (77-jaraĝa)
en Kispest
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistourbestro
vdr

László Mester[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1946 en Kispest.

Biografio redakti

László Mester maturiĝis en Budapeŝto. Post la dujara soldatservo en 1967 li eklaboris en la ĉefurba flughaveno. Li frekventis koncernan kurson, poste li estis surtera direktanto de flugmaŝinoj. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1983. Depost fino de la socialismo (1990) li estis oficisto en pluraj precipe ŝtataj laborejoj.

Jam en 1975 li membriĝis en la (tiam unusola) Hungara Socialista Laborista Partio, en 1989 li estis fondinta membro de Hungara Socialista Partio. Post siaj studoj li aliĝis al Pestszentlőrinc-Pestszentimre. Ekde 1994 li estis urbestro de Pestszentlőrinc-Pestszentimre, inter 2002–2010 li estis parlamentano. Lia edzino naskis filinon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti