József Bozsik [jOĵef boĵik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozsik József estis hungara futbalisto (mezulo), membro de la hungara orteamo, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

József Bozsik
mezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de novembro 1925 (1925-11-28)
en Kispest
Morto 31-an de majo 1978 (1978-05-31) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

József Bozsik[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1925 en Kispest, li mortis la 31-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Bozsik debutis en 1936 en loka klubo de Kispest (baldaŭa Budapest Honvéd FC), kie li ludis ĝis 1962. Intertempe li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19471962 resume 101-foje kun 11 goloj. Li estis la unua hungaro, kiu iĝis centulo. En la Somera Olimpiko 1952 lia nacia teamo ricevis ormedalon, post jaro en Londono li venkis por la unua ne-brita nacia teamo, se temas pri venki Anglion hejme. En 1954 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li estis trejnisto de Honvéd en 1966 kaj de nacia teamo en 1974. Lia filo estis trejnisto.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans

Referencoj redakti