János Nagy Balogh
János Nagy Balogh [jAnoŝ nadj balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Balogh János estis hungara pentristo.
János Nagy Balogh | |
---|---|
Memportreto de János Nagy Balogh | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1874 en Kispest |
Morto | 18-an de novembro 1919 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Nagy Balogh [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1874 en Kispest, li mortis la 22-an de novembro 1919 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Nagy Balogh devenis el malriĉa familio. Li estis farbisto, sed 2 jarojn li lernis vespere en Industriarta Altlernejo (1898 – 1899). En 1899 li studis en la belarta akademio en Munkeno, sed post duonjaro lia mono elĉerpiĝis kaj hejmenvenis. Li neniam ekspoziciis, li pentradis nur en sia libertempo. Ekde 1915 li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis kaj unu el liaj brakoj paraliziĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis malkovrita, kiel laborista pentristo kaj estis deklarita majstro. Iom poste li tragike mortis pro la milita vundiĝo.
El postmortaj ekspozicioj redakti
- Belarta Muzeo (Budapeŝto) (1922)
- Hungara Nacia Galerio (1959, 1977)
- Budapeŝto (2000)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- memportretoj (vidu la bildojn!)
- Patrino de Nagy Balogh (vidu la bildon!)
- Aĵpentraĵo (vidu la bildon!)
- Ateliero (vidu la bildon!)
- Ĉarumisto (vidu la bildon!)
Memorigiloj redakti
- strato en Budapeŝto
- skulptaĵo fare de István Martsa (1975)
- muzeeto kun ekspoziciejo
- poŝtmarko
Fontoj redakti
Memportretoj redakti
-
1910
-
1910-1915
-
1913
Bildogalerio redakti
-
Ateliero (1912)
-
Ĉarumisto (ĉ. 1912)
-
Grundolaboristoj
-
Aĵpentraĵo
-
Patrino