Kalvinana preĝejo (Kispest)

(Alidirektita el Kalvinana kirko (Kispest))

La Kalvinana kirko estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Kispest.

Kalvinana kirko de
Kispest
Kalvinana kirko en Kispest
Kalvinana kirko en Kispest
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kispest
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 234 sidlokoj + starlokoj
Longo 20 m (interne)
Larĝo 11 m (interne)
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La nuna Kispest preskaŭ ne estis loĝata ankoraŭ en la frua 19-a jarcento. Post jardekoj oni disdonis parcelojn kaj venis la loĝantoj. La municipo donacis senpage parcelon por konstrui kalvinanan preĝejon en 1873. La unua kalvinisma meso okazis en 1885 en privata ĉambro. La kirko estis konstruita inter 1896-1898. La orgeno estis kreita en 1906. En dekstra flanko de la kirko kalvinisma novbaroka domego estis konstruita en la 1920-aj jaroj, kie trovis lokon la kalvinana oficejo, pastraj loĝejoj kaj aliaj kalvinismaj ĉambroj, la ceteraj ĉambroj estis lueblaj. En 1952 la ŝtato forprenis la domegon. Depost la socialismo la ŝtato pagis kompenson, la kalvinanoj aĉetis en la maldekstra flanko parcelon kaj estis konstruita nova domego kun biblioteko kaj aliaj kalvinismaj ĉambroj. En 1998 la plena kirko renoviĝis, eĉ tiutempe nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas en granda parko, kie trovis lokon ankaŭ la katolika kaj luterana kirkoj. Inter ili la kalvinana estas la plej malgranda. Ĝi situas preskaŭ sola en korto, nur ambaŭflanke estas ligaj koridoroj al la supre menciitaj domegoj. La fasado havas meze la enirejon, plej supre la turon. La enireja-tura parto reliefas el la fasado. La iomnete pli mallarĝa absido aliĝas al la navo kun 3 lateroj el la okangulo. La koloraj fenestraj bildoj estis kreitaj en 1910. Interne la predikejo situas en la sanktejo.

Fontoj redakti

 
Panoramo en Kispest kun la 3 preĝejoj