Nova Esperanta Krestomatio

Nova Esperanta Krestomatio estas krestomatio kun vasta panoramo de tekstoj el la tuta historio de Esperanto, inkluzive de rakontoj, elstaraj tradukoj, sciencaj kaj prilingvaj eseoj, poemoj pri Esperanto, kaj poezia antologio el 73 lingvoj. Ĝin kompilis kaj redaktis William Auld. Jubilea Kolekto n-ro 5.

Nova Esperanta krestomatio
Nova Esperanta krestomatio
Nova Esperanta krestomatio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1991
Urbo Rotterdam
Eldoninto UEA
Paĝoj 510
vdr

La celo de la Auld-a Krestomatio identas kun tiu de la Zamenhofa: prezenti modelan Esperantan stilon surbaze de valoraj tekstoj prozaj kaj poeziaj. William Auld intence konservis la Zamenhofan strukturon de la tuto, kaj ni sekvu lin laŭ la krestomatia framo.

Celo redakti

 
 En aprilo 1903 Zamenhof eldonis la unuan eldonon de la Fundamenta Krestomatio, kolekto de diversaj kaj diversspecaj rakontoj, artikoloj kaj poemoj, kies celo estis “servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj”. Oni povas nur miri, ke, malpli ol 16 jarojn post apero de la Unua Libro, eblis aperigi jam tiel ampleksan, varian kaj diversaŭtoran antologion en Esperanto.

Dume forpasis 88 pliaj jaroj de tiam, dum kiuj Esperanto estas ĉiutage uzita kaj disvastiĝis tra la tuta mondo, kaj disfalo je diversaj dialektoj ankoraŭ ne okazis. Malgraŭ tio, la novaj esperantistoj daŭre bezonas taŭgajn modelojn de bona kaj viva lingvostilo. […] La enhavo de la Fundamenta krestomatio plejparte tiel eksmodiĝis, ke ĝi ne plu ŝajnas aktuala al la legantoj kaj malmulte allogas lernantojn per sia materialo. Pro tio, al UEA venis la ideo eldoni novan krestomation, kiu staru kiel modelo al la modernaj lernantoj [per] tri ĉefaj celoj:

  • prezenti tekstojn lingve modelajn,
  • prezenti tekstojn aktuale interesajn sed ankaŭ el tiu aŭ alia vidpunkto daŭre valorajn,
  • prezenti modestan superrigardon de la reala kulturo de la internacia lingvo, por ke la lernanto plivastigu sian komprenon pri la dimensioj de tiu kulturo. 
— William Auld, el « Antaŭparolo », Nova Esperanta Krestomatio, p. 3

Listo de aŭtoroj kaj verkoj redakti

Pro teknikaj limigoj, ĉi tiu listo devas esti dividita en 3 partojn. La libro ne dividas la tekstojn en ĉi tiujn 3 grupojn, kaj la divido estas nur por teknikaj kialoj, ĉar Vikipedio ne permesas pli ol 50 enirojn en kaŝebla listo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti