Brian Merriman
Brian MERRIMAN (Brian Mac Giolla Meidhre, naskiĝis en 1749, mortis la 27-an de julio 1805 en Luimneach/Limerick) estis irlanda poeto kaj la lasta granda poeto kiu verkis en la irlanda lingvo ĝis la moderna renaskiĝo. Lia ĉefa verko, Cúirt an Mheán-Oíche, Esperante La Noktmeza Kortumo aperis en 1780. Oni tradukis ĝin dekfoje en la anglan, kiel The Midnight Court, dufoje en la germanan, kiel Das Mitternachtsgericht, kaj unufoje en Esperanton, fare de Albert Goodheir (Vulpo-Libroj, Lelystad, Nederlando, 1980). La verko entenas pasian pledon por la rajto de virinoj je kontentiga seksa vivo — vidu germanlingvan artikolon pri ĝi en Sean O Riain's Homepage Arkivigite je 2011-01-16 per la retarkivo Wayback Machine.
Brian Merriman | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1747 en Graflando Clare | |
Morto | 27-an de julio 1805 (58-jaraĝa) en Limerick | |
Lingvoj | irlanda vd | |
Ŝtataneco | Irlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la libro Nova Esperanta Krestomatio (UEA 1991), en la sekcio "Internacia liriko", estas elĉerpaĵo de tiu granda poemo, sub la nomo "Sindefendo de junulino".
Bildaro
redakti-
Skulptaĵo de Brian Merriman
-
La Noktmeza Kortumo, 1980