Jaroslav Hašek

ĉeĥa humuristo kaj satiristo
(Alidirektita el Jaroslav Haŝek)

Jaroslav HAŠEK (naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 - mortis la 3-an de januaro 1923) estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, bohemiano kaj mistifikanto.

Jaroslav Hašek
Naskiĝo 30-a de aprilo 1883
en Prago, Bohemio,
Aŭstrio-Hungario
Morto 3-a de januaro 1923
en Lipnice nad Sázavou,
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo humuro, satiro, romanoj
Reprezentaj verkoj La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
Jaroslav Hašek
Persona informo
Jaroslav Hašek
Naskonomo Jaroslav Matěj František Hašek
Naskiĝo 30-an de aprilo 1883 (1883-04-30)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 3-an de januaro 1923 (1923-01-03) (39-jaraĝa)
en Lipnice nad Sázavou,  Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Starý hřbitov vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥarusa vd
Ŝtataneco Reĝlando BohemioĈeĥoslovakioĈeĥio vd
Alma mater Reálné gymnázium v Ječné vd
Partio Partio por Modera Progreso ene de la Limoj de la Juro • Ĉeĥa Partio Socialdemokratia vd
Subskribo Jaroslav Hašek
Memorigilo Jaroslav Hašek
Familio
Patro Josef Hašek vd
Edz(in)o Jarmila Hašková • Alexandra Lvova vd
Infanoj Richard Hašek vd
Profesio
Okupo aŭtoro • satiristo • romanisto • ĵurnalistoverkistopublikigistohumuristo vd
Laborkampo literaturoĵurnalismohumurosatirokabaredo • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1900– vd
Verkado
Verkoj La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en la 30-a de aprilo 1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Kiam li estis dektrijara, mortis lia patro kaj la patrino ne kapablis lin firme eduki. La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis la metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe la komerca akademio. Ne longe li laboris kiel bankoficisto, sed poste li preferis la liberan profesion de verkisto.

Li tramarŝis piede duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio, aliĝis al anarkiistoj, ne evitis lin arestejoj kaj eĉ psikiatriaj hospitaloj. Loĝante en gastejoj li pasigadis multe da tempo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto. Mallonge li laboris en kelkaj redakcioj. Ekzemple kiel redaktoro de zoologia gazeto li elpensadis novajn speciojn de bestoj, pri kiuj furioze disputis pluraj profesoroj – sed ankaŭ la nomoj de tiuj profesoroj estis liaj propraj pseŭdonomoj. Nenia miro, ke la gazetoj rifuzadis dungi daŭre tian redaktoron. Lia plej granda mistifiko estis fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, per kiu li parodiis paroladojn de tiutempaj politikistoj.

Hašek primokis ĉion kaj ĉiujn, sin mem ne ekskludante. Neniom li zorgis pri la stilo nek pri literaturaj skoloj. Li mem konsideris sian verkadon metio, ne arto. Sed li verkis spontane kiel vulkano. Ŝercojn li praktikis ne nur surpapere, sed ankaŭ en la realo. Multaj homoj koleris kontraŭ li, konsiderante lin pigrulo, vagabondo, drinkulo, senrespondeculo kaj ceteraj.

En 1910 li edziĝis al la verkistino Jarmila Mayerová, sed kiam dum la unua mondmilito li estis kaptita de rusoj, li edziĝis en Rusio duafoje. Li fariĝis bolŝevista komisaro, sed post la milito li revenis denove en Pragon.

Antaŭ la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri Švejk, tamen nur post la milito en lia glora romano fariĝis Švejk "genia idioto", kiu primokis la militon kvazaŭ gastejan interbatiĝon. En tiu tempo Hašek jam grave malsaniĝis kaj nekredeble grasiĝis. Li ne plu skribis, sed diktis la ĉapitrojn de Švejk en sia ĉambro en la urbeto Lipnice, kie li neatendite mortis en la 3-a de januaro 1923 preskaŭ 40-jara.

Verkoj redakti

La verkaron de Jaroslav Hašek eblas dividi je tri ĉefaj partoj:

 
Statuo de brava soldato Švejk ĉe staciodomo en Humenné - Slovakio, kie Švejk estis dum la milito

Post lia morto multaj rakontoj de Hašek estis kolektitaj kaj eldonitaj libroforme. Ne estas facile elspioni en malnovaj gazetoj liajn verkojn, ofte kaŝitajn sub pseŭdonomoj, kaj poste ilin ordigi laŭ la temoj. La unuopaj redaktistoj grupigis rakontojn pri infanoj, pri bestoj, pri krimuloj, pri religianoj kaj laŭ similaj kriterioj. Ni elektis por nia libro precipe rakontojn verkitajn en la unua persono kiel proprajn travivaĵojn de Hašek, ne grave, ĉu realajn aŭ fikciajn. Ni kredas, ke ni tiamaniere formis lian burleskan aŭtobiografion pli malpli respondantan al la vero - ĉar ankaŭ liaj troigoj, fanfaronoj kaj mistifikoj apartenas al lia vivo. Ni aldonas ankoraŭ kelkajn fragmentojn el lia cetera verkado, ankaŭ de pluraj tradukistoj, por ke la leganto povu gustumi liajn verkojn laŭ diversaj manieroj.

En Esperanto aperis liaj pluaj rakontoj jam antaŭ la milito, eĉ la unuaj ĉapitroj de Švejk (tr. Josef Štadler), eldonitaj de SAT en 1934. La kompleta Ŝvejk estis tradukita de Vladimír Váňa kaj estas atingebla en la fama eLibrejo de Franko Luin (serĉu en fako "BELETRO: PROZO"). En 1995 eldonis la eldonejo KAVA-PECH liajn rakontojn sub la titolo Ne nur soldato Švejk.

En Esperanto aperis redakti

Rakontoj en gazetoj redakti

  • Pri bela sinjorino kaj urso en la valo Začaljanka (Progreso 1931, p. 2-6, tradukis Bouška)
  • Financa mizero (Ĉeĥoslovaka antologio, tr. Stanislav Kamarýt)
  • Ekzemplo el la vivo (Suda Stelo, 3/1958, p. 45-46, tr. Josef Chvosta)
  • Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono (tr. Miloš Lukáš, In: Nica literatura revuo, 4, 1958-09/10, n-o 1 (19), p. 27-30; Kolora Kalejdoskopo. Praha: ĈEA, 1977, p. 59-63)
  • La Amsterdama hom-negocisto (tr. Zdeněk Hršel, Kata Gazeto, 1/1969, Hradec Králové)
  • En rolo de komandanto de la urbo Gugulma (Jan Rybář laŭ Dikobraz 1977)
  • Rakonto pri cimoj. (tr. Miloš Lukáš In: Kolora Kalejdoskopo. Praha: ĈEA, 1977, p. 55-59
  • Fatala kunsido de la senarmiga konferenco (Paco, 1983, 17-18, Jiří Karen)
  • Švejk elĵetita el frenezulejo (tr. O. Kníchal, Fonto 39, p. 15-19)
  • Švejk ĉe soldatpastro (O. Kníchal, Hungara Vivo, 10/III, 1983)
  • La interveno de la brava soldato Švejk en la mondmiliton (En la koro de Eŭropo, Praha 1983, p. 16-17, tr. Josef Rumler.)
  • Inter bibliofiloj (Paco 1985, J. Patera)
  • Konciza enhavo de sanga romano (Bulteno Praha, 1/1992, p. 2-3, tr. J. Patera)
  • Stranga besto (Bulteno Praha 1/1987, J. Patera)
  • Psikiatria mistero (Esperantisto slovaka, 1/1998, p. 20)
  • La homkomercisto de Amsterdamo (tr. Jiří Patera, Bulteno EK Praha 3/2000)
  • Joĉjo nový rakontas pri la fianĉiĝo de sia fratino (tr. J. Patera, Bulteno EK Praha 2/2000)
  • Supo por malriĉaj infanoj (Bulteno EK Praha, 1/2000)
  • Antaŭkristnaska vespero en orfejo (manuskripto, eble Jiří Patera)
  • La politika kaj sociala historio de Partio de modera progreso en la limoj de leĝo (Bulteno EK Praha 2/2011)
  • La unua de majo de sinjoro konsilisto Mackovík (Bulteno EK Praha 3/2013)

Rakontoj en libro Ne nur soldato Švejk redakti

(tradukistoj: Stanislav Kamarýt- SK; Oldřich Kníchal - OK; Miloš Lukáš - ML, Miroslav Malovec - MM; Jiří Patera - JP, Vladimír Váňa - VV)

  • Mia konfeso ‑ MM
  • Kiel ni kun la sinjoro kateĥisto zorgis pri baptado de malgrandaj nigruloj en Afriko ‑ MM
  • Spirita ekzercado kun obstakloj ‑ MM
  • El la malnova drogejo ‑ MM
  • Leciono de ortografio ‑ MM
  • Malgranda magiisto ‑ MM
  • Martireco de edukisto ‑ MM
  • Interparolo kun la malgranda Miĉjo ‑ JP
  • Dimanĉa amuza suplemento ‑ MM
  • Stranga besto ‑ JP
  • Inter bibliofiloj ‑ JP
  • Mia kara amikino Junjo ‑ JP
  • Tri viroj kun ŝarko ‑ JP
  • Solida entrepreno ‑ JP
  • Aŭstriaj doganoficoj ‑ JP
  • Mi mole kuiras ovojn por mi ‑ JP
  • Kiel mi alkudris butonon al mi pantalono ‑ ML
  • Mi estis komandanto de la urbo Bugulmo ‑ JP
  • Mi fariĝis adjutanto de la komandanto de la urbo Bugulmo ‑ JP
  • Eklezia procesio ‑ JP
  • En strategiaj malfacilaĵoj ‑ JP
  • La gloraj tagoj de Bugulmo ‑ JP
  • Novaj danĝeroj ‑ JP
  • La Potemkin‑vilaĝoj ‑ JP
  • Malfacilaĵoj kun militkaptitoj ‑ JP
  • Antaŭ la Revolucia tribunalo de la orienta fronto ‑ JP
  • Malgranda miskompreno JP
  • Ĉjen‑si, la plej alta vero ‑ JP
  • Kiel mi renkontis la aŭtoron de mia nekrologo ‑ MM
  • Protokolo de la II‑a kongreso de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo ‑ JP
  • Rakonto pri cimoj ‑ ML
  • Proceso kun Ĥam, filo de Noa ‑ MM
  • Okazaĵo de Gaius Antonius Trossulus ‑ MM
  • Raba murdisto antaŭ tribunalo ‑ MM
  • Financa mizero ‑ SK
  • Interveno de la brava soldato Ŝvejk en la mondmiliton ‑ VV
  • Ŝvejk soldatiĝas ‑ OK

Elektronike redakti

  • La aventuroj de la brava soldato Švejk, tr. Vl. Váňa (eLibrejo de Franko Luin, 2001)

Pri Hašek redakti

  • Radko Pytlík: La centjara datreveno de Jaroslav Hašek aŭtoro de la mondfama literatura figuro Švejk (Paco, 1983, 19-20, Jiří Karen)

Bildaro redakti

Eksteraj ligoj redakti