La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
romano de ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek
La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (1921-1923) estas kvarparta humora romano de ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek tradukita en 54 lingvojn, kelkfoje filmita kaj ankaŭ dramigita. Temas pri la plej signifa verko de Hašek fare de multe da homoj kunigita kun ilustraĵoj de Josef Lada. La morto bedaŭrinde ne permesis al Hašek fini sian verkon.
La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito | |
---|---|
Origine | Osudy dobrého vojáka Švejka za světové války |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jaroslav Hašek |
Ilustristo | Josef Lada |
Lingvoj | |
Lingvo | ĉeĥa |
Eldonado | |
Eldondato | 1921-1923 |
Lando | ![]() |
Trajtoj | |
Ĝenro | romano, satiro |
Loko de rakonto | Mez-Orienta Eŭropo • Ĉeĥoslovakio |
Tradukado | |
Tradukinto | Jozef Štadler |
Iomete similaj estis la Ĉonkinaĵoj de la rusa verkisto Vladimir Vojnoviĉ.
En Esperanto aperisRedakti
- La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (la dek unuaj ĉapitroj de la granda verko, tradukis Jozefo Ŝtadler, 152 p, SAT 1934, reeldono 1995)
- Ŝvejk soldatiĝas (la 5-a ĉapitro de la libro, tradukis, Oldřich Kníchal- En: Nova Esperanta Krestomatio, p. 184 - 188)
- Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (kompleta traduko de Vladimír Váňa, KAVA-PECH 2004, Serio Oriento-Okcidento n-ro 38)
Eksteraj ligilojRedakti
- Švejk volumo 1 pdf en esperanto Arkivigite je 2011-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Švejk volumo 2 Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Švejk volumo 3 Arkivigite je 2011-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Švejk volumo 4 Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "aventuroj de la brava".