La vojo (poemo)

poemo far L. L. Zamenhof

La Vojo estas poemo de L. L. Zamenhof, pri la malfacilaĵoj de la Esperanta movado.

La vojo
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1896
vdr

Priskribo

redakti

Metro kaj rimo

redakti

La poemo estas verkita en kvaramfibrakoj. En ĉiu okversa strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas katalektaj, estante nur triamfibrakoj. La nekatalektaj versoj estas dividitaj en du hemistikojn:

Tra densa mallumo, ‖ briletas la celo
Simile al stelo, ‖ en nokta ĉielo,

tial, tiuj estas iaj aleksandroj, havante silabojn po 12 kun cezuro.

La rimskemo estas ABAB CCĈĈ. Multaj rimoj estas adasismaj (“difinita” / “elektita”, “flankiĝante” / “frapante”, “laciĝas” / “perdiĝas”, “hardita” / “signita”).

La poemo uzas agrokulturajn metaforojn:

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante.
Se longa sekeco, aŭ ventoj subitaj,
velkantajn foliojn deŝiras,

La perdo de la semoj aludas al la biblia Parabolo de la semisto.

Laŭ Behrendt, tiuj « vortoj […] havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por Esperanto. »[1]

Historio

redakti

La poemo estis unue presita en la numero junio-julio 1896 de Lingvo Internacia, en kiu Zamenhof aludis al la ĵus venkitaj malfacilaĵoj : « voĉdono en 1894 » kaj ĉeso de La Esperantisto.

La poemo estis muzikigita de Ĝanfranko kaj prezentita kiel unu el la eroj de la samtitola kasedalbumo La Vojo eldonita de la nuova frontiera (« la nova limo ») en 1977.

Fontoj

redakti
  1. Kongresa Jubilea Libro, 1933

Eksteraj ligiloj

redakti