Ignacio Aldecoa (naskiĝis la 24-an de julio 1925 en Vitoria-Gasteiz, mortis la 15-an de novembro 1969 en Madrido) estis hispana aŭtoro.

Ignacio Aldecoa
Persona informo
Naskonomo José Ignacio de Aldecoa e Isasi
Aliaj nomoj Igna
Naskiĝo 24-an de julio 1925 (1925-07-24)
en Vitorio
Morto 15-an de novembro 1969 (1969-11-15) (44-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Familio
Edz(in)o Josefina Aldecoa
Parencoj Adrián Aldecoa
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • poeto
vdr

Aldecoa studis en la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Madrido, kaj poste loĝis en Usono. Liaj unuaj eldonitaj verkoj estis kolektoj de poezio, eldonitaj en 1947 kaj 1949 - lia unua romano estis eldonita en 1954. "El fulgor y la sangre, parto de projektita trilogio kies dua parto estis "Con el viento solano" (1956) kaj tria parto neniam publikiĝis; li ne sukcesis gajni la gravan Premion Planeta per nur unu voĉdono.

Aldecoa estis sufiĉe fekunda verkisto, li produktis ses romanojn kaj same multajn librojn pri rakontoj kaj pri vojaĝoj. Li apartenas al tiu dua generacio de romanistoj postmilita, kiuj (male al Camilo José Cela, Carmen Laforet, Miguel Delibes kaj similaj) estis ankoraŭ tre junaj kiam la milito finiĝis kaj havis neniun rektan personan implikiĝon en ĝi. Ene de la evidentaj limoj diktitaj de la prudento, Aldecoa celas trakti la temon de la Hispana Enlanda Milito senpartie en El fulgor, kiu enhavas multajn ekbrilaĵojn kaj rememorojn de la 1930-aj jaroj, kvankam la agado de la romano mem disvolviĝas en 1948, unu jardekon post la milito.

Lia rakonta verko reflektis la novrealisman fluon en Hispanio en la 1950-aj jaroj, kaj liaj rakontoj havas la guston de sperto sentita kaj vivita. Li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj radio-dissendanto, kaj verkis kvar filmmanuskriptojn.

En Esperanto aperis redakti

  • novelaro Omaĝe al Aldecoa (1999, kun partopreno i.a. de István Ertl)