Con el viento solano

Filmo de Mario Camus (1966)

Con el viento solano (Sub easta vento) estas hispana drama filmo, reĝisorita de Mario Camus, kiu prezentiĝis en la Festivalo de Cannes de 1966 kaj estis nomumita al la Ora Palmo.

Con el viento solano
filmo
Originala titolo Con el viento solano
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1966
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Mario Camus
Produktisto(j) José Antonio Sáinz de Vicuña
Scenaro Ignacio Aldecoa
Rolantoj Antonio Gades • Manuel Arbó • Imperio Argentina • Antonio Ferrandis • Rufino Inglés • José Manuel Martín • María Luisa Ponte • Fernando Sánchez Polack • Lluís Torner i Bové • María José Alfonso • Rafael Hernández • Erasmo Pascual Colmenero
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sebastián (Antonio Gades) estas cigano 28-jaraĝa, kies vivo ege ŝanĝiĝas kiam li mortigas homon, fakte policanon. Ekde tiam li ekfuĝas tra kamparo, fakte olivarbaroj, suferante la someran varman venton. Li devas fronti kaj sian persekutaron kaj siajn sentojn de soleco kaj kulpo. La filmo estas ĉefe seka rakonto de la psikologia sufero de homo en konflikto kontraŭ si mem. la kantistino Imperio Argentina ludas gravan rolon kiel patrino de la protagonisto.

La scenaro estas bazita sur la samnoma romano de Ignacio Aldecoa, publikigita en 1956.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Antonio Gades kiel Sebastián.
  • Vicente Escudero kiel Montoya.
  • María José Alfonso kiel Lupe.
  • Manuel Arbó kiel Pesqui.
  • Francisco Arenzana kiel serĝento.
  • Imperio Argentina kiel la patrino.
  • Mari Paz Ballesteros kiel la fratino de Sebastián.
  • Chiro Bermejo kiel barbiro.
  • José Caride kiel Larios.
  • Antonio Ferrandis kiel onklo Manuel.
  • Rufino Inglés kiel urbestro.
  • Juan Lizárraga kiel kliento de la trinkejaĉo.
  • Ángel Lombarte kiel la trinkejestro Maño.
  • Luis Marín kiel kelnero Manolo.
  • José Manuel Martín kiel Zafra.
  • Felipe Martín Puertas kiel kliento de la trinkejaĉo.
  • Miguel Palenzuela kiel Marquise.
  • Erasmo Pascual kiel Cabeda.
  • María Luisa Ponte kiel Carola.
  • Fernando Sánchez Polack kiel Francisco Vázquez.
  • José Sepúlveda kiel Don Baldomero.
  • Lluís Torner kiel Largo.

Eksteraj ligiloj

redakti