Dramo estas kina subĝenro kiu temas pri situacioj ĝenerale ne-epopeaj en serioza kunteksto, kun tono kaj orientigo pli proksima al la inspiro de tristo kaj kompato ol de rido aŭ amuzo.[1] Tamen, ekde la etimologia vidpunkto, la dramo postulas intrigon, agadon kaj dialogon.[2][3]

Tiu tipo de filmoj ĵus atingis plian popularecon en variaj landoj de la tuta mondo, per televidserioj kiaj Prison Break, Dro. House, ktp. Ĝenerale, drama filmo estas bazita sur scenaro kiu enhavu minimuman humoron kaj tion nur nature; la ĉefa temo rilatas al serioza kaj transcenda afero (venĝo, morto, malriĉo, malfidelo, perforto, sekso, drogo, alkoholismo, moralo, rasaj antaŭjuĝoj, religia maltoleremo, sociekonomia diferencoj, kontraŭvirina violento, politika koruptado…) kun orientigo kortuŝa aŭ skandala, kiu preskaŭ ĉiam precizigas ian tipon de socia maljusteco. La verko povis inspiriĝi el historia okazaĵo (kun temoj kiel Holokaŭsto) aŭ aliaj aferoj de la aktualo. Tamen, oni ne konfuzu dramon kun tragedio (tiu lasta ne tiom ofta en kinarto, per adaptoj de romanojteatraĵoj), ĉar tragedio ĉiam finas per la morto de almenaŭ unu de la protagonistoj (kiel por ekzemplo en Romeo kaj Julieto (1968)The Hunchback of Notre Dame (1923)).[4]

Dramo en kino okazas en filmo en kiu oni disvolvigas klare la roluligo de la roluloj, laŭ realisma maniero, montrante emociojn kaj sentojn, kio iel generas konfliktojn inter ili kaj eĉ kun si mem, aŭ kun la socio, aŭ kun la propra naturo.[5]

Dramo estas sendube tre ampleksa filma ĝenro,[5] kiu inkludas subĝenrojn kiajn la drama komedio (por ekzemplo la filmo de Charles Chaplin de 1915 titolita The Champion), la romantisma dramo[6] (por ekzemplo la filmo de Barato de la jaro 2010 titolita Mia nomo estas Ĥan, reĝisorita kaj scenarigita de Karan Johar), la filmoj pri sportoj kaj partikulare pri bokso (por ekzemplo School Ties), la ĝenrisma dramo[7] (por ekzemplo Dublinanoj – La mortintoj–[8]), la juĝofilmo (por ekzemplo la filmo de 1957 titolita 12 Angry Men reĝisorita de Sidney Lumet), kaj la policdramo (por ekzemplo la filmo de 2003 titolita Las horas del día reĝisorita de Jaime Rosales).

Notoj redakti

  1. Drama en el Cine Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine, retejo 'Más Cine'.
  2. Drama (etimología), diccionario etimológico.
  3. Drama (definición y etimología), retejo 'El Castellano'.
  4. Drama (kino), retejo 'SlideShare'.
  5. 5,0 5,1 "Drama Films" (parte I) - (parte II) - (ejemplos), retejo 'Film Site'.
  6. Mejores Películas de Drama Romántico, retejo 'Cine.com'.
  7. Folclore y costumbrismo en el cine Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine, retejo 'Enciclopedia Aragonesa' ('El Periódico de Aragón').
  8. Dublineses (Los muertos), filmo de 1987 reĝisorita de John Huston, retejo 'IMDb'.