John Huston
John Marcellus Huston (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1906, mortinta la 28-an de aŭgusto 1987) estis usona filmoreĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Li verkis plej el la scenaroj por plej el la 37 kinfilmoj kiujn li reĝisoris, multaj el kiuj estas nuntempe konsiderataj klasikaĵoj: The Maltese Falcon (1941), The Treasure of the Sierra Madre (1948), Key Largo (1948), The Asphalt Jungle (1950), The African Queen (1951), Moulin Rouge (1952), The Misfits (1961), kaj The Man Who Would Be King (1975). Dum sia kariero de 46 jaroj, Huston ricevis 15 Oskar-nomumojn, ricevis la premion dufoje, kaj reĝisoris kaj sian patron, Walter Huston, kaj sian filinon, Anjelica Huston, por ricevi Oskarojn en diversaj filmoj.
John Huston | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
Persona informo | |||||
John Marcellus Huston | |||||
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1906 en Nevada | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 1987 (81-jara) en Middletown | ||||
Mortis per | pneŭmonito [#] | ||||
Tombo | Hollywood Forever Cemetery [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Art Students League of New York • Abraham Lincoln High School • Hollywood High School [#] | ||||
Partio | Respublikana Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Walter Huston [#] | ||||
Patrino | Rhea Gore [#] | ||||
Edz(in)o | Evelyn Keyes • Enrica Soma • Dorothy Harvey • Lesley Black • Celeste Shane [#] | ||||
Infanoj | Tony Huston • Anjelica Huston • Danny Huston • Allegra Huston [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • verkisto • ĝenra aktoro [#] | ||||
Aktiva en | Holivudo [#] | ||||
Aktiva dum | 1930–1987 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Huston estas konata por reĝisori kun la rigardokapablo de artisto, fakte li studis kaj laboris kiel artista pentristo en Parizo en siaj komencaj jaroj. Li pluesploris la vidajn aspektojn de siaj filmoj tra sia tuta kariero: skizante ĉiun scenon sur papero antŭ prilabori ĝin, poste zorge metante siajn rolulojn dum la filmado ktp. Dum plej reĝisoroj fidas je post-produktora eldonado por formi sian finan laboron, Huston anstataŭe kreis siajn filmojn dum la propra filmado, kio faris ilin kaj pli malmultekostajn kaj pli pensitajn, kun malmulta posteldonado necesa.
Li filmis militagadojn dum la Dua Mondmilito.
Kelkaj filmojRedakti
- The Maltese Falcon (1941)
- The Treasure of the Sierra Madre (1948)
- The Asphalt Jungle (1950)
- The Red Badge of Courage (1951)
- The African Queen (1951)
- Moby Dick (1956)
- The Misfits (1961)
- Freud: the Secret Passion (1962)
- The Night of the Iguana (1964)
- The Bible: In the Beginning (1966)
- Fat City (1972)
- The Man Who Would Be King (1975)
- Wise Blood (1979)
- Under the Volcano (1984)
- The Dead (1987)
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- They Shoot Pictures, Don't They?
- Literature on John Huston
- John Huston papers, Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences