Julian Modest

(Alidirektita el Georgi Mihalkov)

Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952, pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov, bulgare en cirila alfabeto Георги Михалков) estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Georgi Miĥalkov
Georgi Miĥalkov en 2014
Georgi Miĥalkov en 2014
Persona informo
Aliaj nomoj Julian Modest
Naskiĝo 21-an de majo 1952
en Sofio, Bulgario[1]
Lingvoj Esperanto
Nacieco bulgaro
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto recenzojn, novelojn, krimromanojn, romanojn
Esperantistiĝis en 1973[2]
vdr

Biografio redakti

En 1977 Georgi Mihalkov finis la bulgaran filologion ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en la revuo “Bulgara Esperantisto”.

De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de la Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio. En 1992-1993 li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.

Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. Plurajn novelojn de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn - la albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k.a. Nuntempe li estas unu el la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj disponeblas en la interreto. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj: Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Zagreba Esperantisto kaj aliaj. Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiaj kaj televidiaj stacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de la Bulgara Verkista Asocio kaj de la Esperanta PEN-Centro.[3]

La libro de Georgi Mihalkov "La Transformo" estis prezentita en la Urba Arta Galerio de Velingrad, dediĉita al la Transformo-Ribelo en Orienta Trakio. La libro starigas bazajn universalajn demandojn kiel kaj kial eksplodas ribeloj, kio estas libereco kaj donas la respondon: "Esti libera signifas ne timi."[4]

La 28an de februaro 2022 Georgi Mihalkov iĝis membro de la Akademio de Esperanto (ĝis 2025)[5]

Verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984

Julian Modest estas aŭtoro de jenaj Esperantaj verkoj:

  1. Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.
  2. La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.
  3. ”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.
  4. ”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.
  5. Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.
  6. Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.
  7. ”Ni vivos!" – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof - grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987
  8. Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.
  9. Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarecnto” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.
  10. Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.
  11. La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.
  12. Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.
  13. Mara Stelo” – novelaro. Eld.: Impeto – Moskvo, 2013
  14. La viro el la pasinteco” – novelaro, esperantlingva. Eldonejo DEC, Kroatio, 2016, dua eldono 2018.
  15. "Dancanta kun ŝarkoj" - originala novelaro, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018
  16. "La Enigma trezoro" - originala romano por adoleskuloj, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018
  17. "Averto pri murdo" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Espero, Peter Balaz, Slovakio, 2018
  18. "Murdo en la parko" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018
  19. "Serenaj matenoj" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018
  20. "Amo kaj malamo" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019
  21. "Ĉasisto de sonĝoj" - originala novelaro, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019
  22. "Ne forgesu mian voĉon!" (2 noveloj) - originala literaturo, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2020
  23. "Tra la padoj de la vivo" - originala literaturo, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2020
  24. "La Fera birdo" - s.l.: Eldonejo Libera, 2021. 99 p. 21 cm. ISBN 9781365286377
  25. "Mirakla fabelo" - s.l: Eldonejo Libera, 2021. 38 p. 19 cm.
  26. "Pirata insulo", La. Ilustris Anna Lobo de Carvalho. s.l: Eldonejo libera, 2022. 40p. 18cm. Porinfana historio de la fabela Pirata Insulo.

Pluraj liaj noveloj estas tradukitaj i.a. al la persa[6], la kurda kaj korea lingvoj.

Referencoj redakti

  1. Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com
  2. Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com
  3. Laŭ informoj senditaj retpoŝte de s-ro Mihalkov al vikipediisto Yvesn la 2-an de decembro 2018; aldonita laŭ lia peto
  4. (bg) Bulgaraj esperantistoj kunvenis en Velingrad Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, Velingrad.com, la 19-an de majo 2009.
  5. https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_37_2022.html esperante
  6. Kultur-centro de Esperanto en Irano[rompita ligilo]

Bibliografio redakti

  • Valentin Melnikov. "Recenzo. Nur rekte, kuraĝe...", pri Julian Modest. Tra la padoj de la vivo. Eldonejo Libera, 2020. Prezo ĉe UEA: 8,40 €, en Esperanto, n-ro 1354 (2), februaro 2021, p. 35.
  • Elena Popova, "Verkisto-Humanisto", Esperanto, 1376(2) Februaro 2023, p. 41.

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj redakti