Remco Campert

Remco Campert (naskiĝis la 29-an de julio 1929, mortis la 4-an de julio 2022) estis nederlanda aŭtoro, poeto kaj kolumnisto.

Remco Campert
Persona informo
Naskonomo Remco Wouter Campert
Aliaj nomoj variaj
Naskiĝo 28-an de julio 1929 (1929-07-28)
en Hago
Morto 4-an de julio 2022 (2022-07-04) (92-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Jan Campert
Patrino Joekie Broedelet
Edz(in)o Fritzi Harmsen van Beek
Infano Cleo Campert
Okupo
Okupo poeto • verkisto • kolumnisto • tradukistoĵurnalistoscenaristo
vdr

Fruaj jaroj redakti

Remco Wouter Campert naskiĝis en Hago, filo de verkisto kaj poeto Jan Campert, aŭtoro de la poemo De achttien dooden ("la 18 mortintoj"), kaj aktorino Joekie Broedelet. Liaj gepatroj disiĝis kiam li estis trijara, igante lin foje vivi kun ĉiu el liaj gepatroj kaj foje kun liaj geavoj, laŭ situacioj kaj cirkonstancoj. Lia patro mortis en 1943 en la nazia koncentrejo Neuengamme. Remco tiam iris por vivi kun sia patrino. Ili revenis al Amsterdamo post la dua mondmilito en 1945, post pasigado de la tri antaŭaj jaroj en la urbeto Epe.

Plenkreskaj jaroj redakti

En Amsterdamo, li komencis duagradan edukon ĉe la liceo de Amsterdamo, foje verkante artikolojn aŭ desegnante bildstriojn por la gazeto de la lernejo. Dum la jaroj pasis, li pli kaj pli malĉeestis klasojn kaj pasigis kreskantajn tempon en kinejoj, ĵazaj kluboj aŭ drinkejoj. Li finfine forlasis lernejon sen diplomiĝi. Kun la lerneja amiko Rudy Kousbroek li fondis la revuon Braak en majo 1950. Inter 1949 kaj 1952 Campert desegnis karikaturojn por la nederlanda revuo Mandrill kaj la gazeto Het Parool, kaj ankaŭ en la 1970-aj jaroj por Haagse Post. En 1979 li desegnis bildstriojn por NRC Handelsblad.

Campert geedziĝis kun Freddie Rutgers en 1949, sed ili disiĝis kvin jarojn poste. Por financi sian vivadon, Campert okupoĝis pri verkado de komercaj tekstoj aŭ varbaĵoj same kiel tradukado de eksterlandaj literaturaj verkoj. Li poste edziĝis kun aŭtoro Fritzi ten Harmsen van der Beek (filino de komika artisto Harmsen van der Beek), kun kiu li loĝis en Blaricum ĝis 1957, kiam li revenis al Amsterdamo Li divorcis de sia dua edzino kaj edziĝis al Lucia van den Berg en 1961. Ili translokiĝis al Antverpeno en 1964, sed Campert revenis al Amsterdamo du jarojn poste. Tie li konatiĝis kun artgaleria posedantino Deborah Wolf, kun kiu li vivis ĝis 1980.

Li plejparte kvietiĝis pri sia vivo en la sekvaj jaroj, tamen li iam klarigis sian situacion en 1994, en intervjuo al 'Cees van Hoore', ĵurnalisto de ĵurnalo Nieuwsblad van het Noorden: Li estis citita dirante "Mi ne sufokas min. Mi estas mia plej bona kompanio. Ĉiam, kiam mi loĝis kune kun iu, mi sentis min subakve dum tagoj finfine. Esti kune estas duoble sola kaj mi ne bezonas tion. Mi estas pli ol feliĉe edziĝinta kun mia kariero."

Fine de la 1970-aj jaroj, li verkis tre malmulte. Li klarigis al ĵurnalisto Jan Brokken de la nederlanda gazeto Haagse Post: "Mi ne povis verki dum jaroj finfine. Mi ne sentis min tiel. Mi sentis korpan repulson al ĝi. Mi pensis pri ĝi, sed mi estis paralizita de duboj."

En 1979 li rekomencis verki. Li verkis La aktoro de Somberman en 1985. De 1989 ĝis 1995, Campert ĉefrolis en teatroj de tuta Nederlando en teatraĵo, kiun li kreis kune kun la aŭtoro kaj eksa futbalisto Jan Mulder. Iliaj spektakloj baziĝis ambaŭ sur siaj literaturaj verkoj. 1995 ankaŭ estis la jaro kiam li legis sian plej vendatan romanon "Het leven is vurrukkulluk" en la radio.

Nederlandanoj de pli maljunaj generacioj tre probable asocias lian nomon kun CaMu, la partnereco inter Remco Campert kaj Jan Mulder, kiu verkis ĉiutagajn frontpaĝajn kolumnojn por nacia gazeto 'de Volkskrant' de 1995 ĝis 2006. Ĉi tiuj kolumnoj tradicie estis enmetitaj al libroj titolitaj CaMu ....: Het jaaroverzicht van Remco Campert en Jan Mulder fine de ĉiu jaro.

La esperantista tradukisto István Ertl cetere tradukis poeziaĵojn de li el la nederlanda en la hungaran:[1] la tradukaĵo aperis en marto 1996 je simpla titolo Költészet ("poezio") en la literatura revuo HolMi.

Referencoj redakti