Mihály Kornis

Mihály KORNIS [mihAj korniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornis Mihály estas hungara verkisto, dramisto, reĝisoro kaj profesoro. Mihály Kornis naskiĝis, kiel Kertész Mihály la 10-an de majo 1949 en Budapeŝto.

Mihály Kornis
Persona informo
Naskonomo Kertész Mihály
Naskiĝo 10-an de majo 1949 (1949-05-10) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Edz(in)o Zsuzsa Göczey vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoroverkistodramaturgolektoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Mihály Kornis devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste ankaŭ altlernejon pri reĝisoro. Li komencis sian laboron en teatro de Kaposvár en 1972. Baldaŭe li finis la reĝisoradon pro politikaj kaŭzoj kaj li aliĝis al rondo de opozicio (kontraŭantoj de komunismo). Li laboris en Hungara Radio, kie la politiko denove interrompis la karieron. Poste li laboris en teatroj kaj en produktejo de filmoj. Post fino de la socialismo li edukas en universitato kaj havas postenojn en teatroj. Li ricevis diversajn premiojn ankaŭ dum la socialismo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Köszönöm, Lujzácska (Dankon, Lujza), eldonaĵo, 1970
  • Végre élsz (Fine do vi vivas), noveloj, 1980
  • Halleluja ("Halleluja"), dramo, 1980
  • KI VAGY TE (KIU VI ESTAS), dramo, 1986
  • A félelem dicsérete (Laŭdado de timo), eseoj, 1989
  • Sóhajok hídja (Ponto de ĝemoj), eseoj, 1997
  • diversaj antologioj
  • A Kádár házaspár (Geedzoj Kádár), teatraĵo, 2000
  • scenarlibroj

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio