Robert Phillipson

brita lingvisto

Robert PHILLIPSON (naskita la 16-an de marto 1942 en Anglio) estas brita lingvisto loĝanta en Danio. Li estis estro de la departemento pri lingvoj kaj kulturoj en la universitato de Roskilde poste fariĝis esploranta profesoro de la departemento pri la angla lingvo de Kopenhaga Komerca Altlernejo[rompita ligilo] (en Kopenhago).

Robert Phillipson
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1942 (1942-03-16) (81-jaraĝa)
en Gourock
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Edz(in)o Tove Skutnabb-Kangas
Infano Caspar Phillipson
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Li esploras kaj publikigas pri interlingvistikaj kaj anglistikaj temoj: lingvopolitiko kaj precipe lingva imperiismo, pri la rolo de la angla lingvo en la mondo kaj pri lingvoinstruado.

Je la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2010 (la 21an de februaro), la Instituto Linguapax anoncis, ke Phillipson gajnis la Linguapax-Premion kune kun Miquel Siguan i Soler.[1]

Phillipson havas tri gefilojn (Caspar, Thomas, Louise). Li estas edzo de Tove Skutnabb-Kangas.

Esperanto Redakti

En sia libro "Ĉu nur-angla Eŭropo?" li dediĉas kvar paĝojn al Esperanto; laŭ li Esperanto proponas funkcikapablan alternativon al la fuŝ-uzata angla.

1996 en Prago, 1999 en Berlino kaj 2007 en Jokohamo li estis partoprenanto kaj preleganto en Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj.

En 2006 la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" publikigis intervjuon kun li pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.

Publikigaĵoj (elektitaj) Redakti

  • "Linguistic imperialism", Oxford University Press, 1992
  • "English-Only Europe? - Challenging Language Policy",
    Unua eldono 2003 Routledge, London / New York,
    esperantlingve "Ĉu nur-angla Eŭropo?- Defio al lingva politiko"
    en traduko de István Ertl (Rotterdam : UEA, 2004),
    francalingve "la domination de l'anglais, un défi pour l'Europe" (Paris : Libre & Solidaire, 2019)

Notoj Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti

  Trovu « Robert Phillipson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  1. Retpaĝoj de Phillipson en la dana kaj en la angla ĉe la Kopenhaga Komerca Altlernejo
  2. esperante Informoj pri Robert Phillipson en la vikio de UEA
  3. prelego en la franca senato, marto 2019

Rete legeblaj tekstoj Redakti