Ek al Leg'!

Antologio pri la Esperanta literaturo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ek al Leg'!, eldonita en 1991 de la Bulgara Esperanto-Asocio en Sofio, estas dukajera "legolibro por perfektiĝo en Esperanto", kompilita de Hektor Alos kaj Kiril Velkov; redaktis : Ljubomir Trifonĉovski.

Ek al Leg’!
Ek al Leg’!
Ek al Leg’!
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1991
Urbo Sofio
Eldoninto Bulgara Esperanto-Asocio
Paĝoj 92 + 196
vdr

Recenzoj redakti

 
 Jen du volumoj, kiuj, pli ol legolibroj por perfektiĝo, povas esti taksataj kiel vera, kompleta, trafe elektita kaj plej ĝisdatigita antologio de la Esperanta beletro. Mi diru plue : laŭ mia juĝo, tiu antologio regas venke la komparon kun la plej konataj kaj prestiĝaj verkoj tiaĝenraj. Sufiĉus diri, ke ĝi, en preskaŭ 300 paĝojn, kolektas verkojn de ĉirkaŭ naŭdeko da verkistoj : poetoj, rakontistoj, eseistoj, historiistoj, k.t.p.. Laŭ mi, finfine, apud la firmiĝintaj nomoj de niaj korifeo (Zamenhof, Grabowski, Privat k.t.p.) kaj tra la pilastroj de nia klasika literaturo (Kalocsay, Auld, Boulton, Ragnarsson, Nervi k.t.p.) la kolekto akceptas abundan materialon ankaŭ de valoraj sed malpli famaj literaturistoj (Chaves, Beaucaire, Glazunov, Rossi, Lister, Heide, Silfer, k.t.p.) ĝis niaj plej hodiaŭaj epigonoj kaj avangardistoj (Ŝtimec, Ertl, Moleon, Kamaĉo, Carr k.t.p.) La modesta tipografia aspekto, kelkaj eksterlasoj (Golden, Berveling, Ungar, ekzemple) kaj la nemultaj preseraroj nemulton deprenas de la funda valoro de la libro. 
— Aldo de' Giorgi, Heroldo de Esperanto, novembro 1991

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti