Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Poŝamiko estas libreto por komencantoj kaj komencintoj eldonita de E-duKati (edukado.net). Ĝi povas ankaŭ utili kiel varbilo por ne-esperantistoj.

Poŝamiko
Poŝamiko
Poŝamiko
Aŭtoro Beatrice Allée kaj Katalin Kováts
Eldonjaro 2006
Urbo Hago
Eldoninto E-duKati
Paĝoj 40
ISBN 90-7851-901-0
vdr

La libro estis verkita de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts.

Sur 40 tutkoloraj paĝoj prezentiĝas vortstoko por ĉiutaga uzo kaj ekzemplaj frazoj por uzi tiujn vortojn. La plej gravaj gramatikaĵoj estas simple kaj memorige prezentitaj.

Laŭ la antaŭparolo ĝi "entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis por la METIEJO kaj LERNILOTEKO de la porinstruista paĝaro www.edukado.net. La kajero estas ne laŭgrada lernolibro, sed aro de zorge elektitaj folioj. Legante ilin vi povas lerni vortojn, ripeti gramatikaĵojn kaj enkapigi parolturnojn."

La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco sed ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.

La premiero okazis dum UK en Florenco en 2006, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en serio de paroligaj kursoj. Tiam la 500 ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis. Komence de septembro estis presita la dua eldono en 1000 pliaj ekzempleroj, kaj en marto 2007 estis eldonita la 3an eldonon en pliaj 1000 ekzempleroj. En aŭtuno 2011 pretiĝis la sesa eldono. En 2012 ni aperigas la pliajn 1000 ekzemplerojn, do, sume jam presiĝis 8000 libretoj. Somere de 2014 aldoniĝis pliaj 2000 libretoj kaj ni atingis la nombron de 10 mil. En 2017 produktiĝis pliaj 1500 ekzempleroj. Entute 11 500.

La eldonaĵon eblas aĉeti en la plej gravaj libroservoj de Esperantujo

Aperis pri la libreto recenzo en IPR 06/4. verkita de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren kun la titolo: Malgranda - sed kia amiko!

Eldonoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti