Birke Dockhorn estas germana esperantistino, kiu membras en la Esperanto-movado ekde la fino de la 1980-aj jaroj. Post infaneco en Schwerin, ŝi studis koreanistikon en la Humboldt-universitato en Berlino, tie aktivante en Germana Esperanto-Junularo kaj ties landa asocio de Berlino kaj Brandenburgio, kaj post la finstudo laboris en la universitato de Tübingen. En 2002 ŝi edziniĝis kun la svedo Bertil Wennergren, kaj nun la paro vivas en la vilaĝeto Schossin de Meklenburgo-Antaŭpomerio. Plurajn jarojn ŝi aktivis kiel kursestrino en la internacia lingvolerna renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES). Precipe tamen ŝi instruas universitatan pedagogion, lernejan pedagogion, pedagogion pri instruo de la germana al ne-germanoj kaj donas kursojn pri la korea lingvo.

Birke Dockhorn
Persona informo
Naskiĝo 20-a jarcento
Lingvoj germanaEsperantoanglakorea
Nacieco Germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Bertilo Wennergren
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti