Cao Xueqin
CAO Xueqin [caŭ ŝuejĉin] (naskiĝis 1715 aŭ 1724?, mortis 1763?) estis ĉina verkisto, deveninta el riĉa familio parenca kun la imperiestro, sed poste pro malfavoro persekutata kaj ekonomie detruita. La verkisto, inspirita de siaj knabaj travivaĵoj en palaco dum feliĉaj jaroj de la imperiestra favoro, verkis romanon Ruĝdoma sonĝo, kiu estas konsiderata ĉefverko de la ĉina literaturo. Temas pri travivaĵoj de knabo inter liaj 13-a kaj 18-a jaroj en granda palaco plena de ĉambroj, parencoj kaj servistoj (entute ĉirkaŭ 400 personoj), pri liaj ĉiutagaj aventuretoj kun servistinoj kaj parencinoj, pri liaj severaj patro kaj avino, pri lernejo, kaj tiel plu. La verko donas bildon de ĉina vivo kaj kulturo kaj impresas tiel forte, kvazaŭ la leganto ankaŭ estus loĝanto en la palaco. La libro estas ankaŭ alegorio de ĉina Budhismo.
Cao Xueqin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | 曹霑 | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1724 en Nankino | |
Morto | 1-an de januaro 1763 (38-jara) en Pekino | |
Religio | budhismo [#] | |
Lingvoj | ĉina [#] | |
Ŝtataneco | Dinastio Qing [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | 曹雪芹 [#] | |
Okupo | verkisto • poeto • pentristo • romanisto • ci lyric writer • filozofo [#] | |
Aktiva en | Ĉinio [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Ruĝdoma sonĝo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La verkisto sukcesis krei 80 ĉapitrojn, la lastajn 40 ĉapitrojn finverkis alia verkisto, kvankam estas multe da polemiko pri la identeco de la fininto. Tamen la tuto estas konsiderata kiel verko de CAO Xueqin. La romano aperis prese post la morto de la aŭtoro.
La verko estis tradukita en Esperanton de Xie Yuming kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino en la jaroj 1995-1997.