Kunokazemo

En korpusa lingvistiko, kunokazemo estas serio de vortoj, terminoj aŭ esprimoj kiuj kunokazas pli ofte ol atendeble hazarde. En frazeologio, kunokazemo estas subtipo de frazemo.

Christopher Gledhill en sia kontribuo al la kolektiva verko La arto labori kune[1] temas pri disvolvigo de la koncepto de kunokazemo (angle collocation, el kio ankaŭ evitinda kolokacio) proponita de John Rupert Firth (1957) laŭ kiu "ĉiu signo en la lingvo emas okazi en pli-malpli antaŭ-videblaj kaj antaŭ-konstruitaj sintagmoj".[2] Tia studo korespondas al frazeologio, nome frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto, laŭ PIV. Oni analizas detale la similecojn kaj diferencojn de signifo kaj uzado inter la verkoj bati kaj frapi. Tio kondukas al la koncepto PK-esprimoj, nome Predikato-komplemento-esprimoj, rilate al ties ekvivalento, valento, voĉo, aspekto, determinado, reformulado, modifado kaj konvertado. Aliaj verboj analizitaj estas fari, havi, doni el kio rezultas, ke "PK-esprimoj en Esperanto ne havas la saman distribuon kaj funkcion kiel en aliaj lingvoj."[3] Tiel "respondi" kaj etendita predikato kiel "doni respondon" ne estas entute sinonimaj ĉar "doni respondon" signifas "komuniki respondon" sen precizigi pri kio temas, dum "respondi" estas uzata en dialogoj kaj rakontaj situacijo, ofte akompanata de diraĵo.[4] Tiukadre similaj esprimoj povas havi diversajn uzojn: "fari demandon" estas pli proksima al peto, "starigi demandon" pli proksima al problemo, pli malofta "meti demandon" pli proksima al oficialaj petoj kaj eĉ pli malofta "levi demandon" pli rpoksima al abstraktaj aferoj.[5]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Christopher Gledhill, Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko. La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto en "La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin", Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 323-338.
  2. op. cit. pp. 323 kaj 325.
  3. op. cit. p. 331.
  4. op. cit. pp. 332-333.
  5. op. cit. p. 334.