Kurisu Kei
KURISU Kei, japane 栗栖 継 (naskiĝis la 18-an de julio 1910, mortis la 18-an de aprilo 2009) estis japana esperantisto kaj bohemisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, honora membro de Asocio de Ĉeĥa-Japana Amikeco (en Ĉeĥio), funkciulo de Asocio de Japana-Ĉina Amikeco (en Japanio), honora membro de UEA (1991) kaj de ĈEA.
Kurisu Kei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1910 |
Morto | 18-an de aprilo 2009 (98-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Esperantisto ekde 1930, pensante, ke per Esperanto eblos progresigi komunismon. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn «Marŝu» kaj «Majo». Li estis eĉ sub malfacilegaj kondiĉoj aktiva esperantista proleto (vidu JPEU kaj Proleta Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)), kio kostis al li sesfojan areston. Pro sia politika agado, li pasigis kvar jarojn en malliberejo. Jam ne plu komunisto, li dum la 1950-aj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando.
Li japanigis el Esperanto librojn La danĝera lingvo de Ulrich Lins kaj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj. Gravas ĉefe liaj japanigoj el Karel Čapek (Poŝrakontoj, Milito kontraŭ Salamandroj, R.U.R, Blanka malsano), Jan Drda (Muta barikado), Julius Fučík (Riporto skribita en pendumila maŝo), Karel Havlíček Borovský (Bapto de caro Vladimir), Jaroslav Hašek (Ŝvejk), A. Lustig (Preĝo por Katarina Horovitz), Božena Němcová (Avinjo), plue el Jan Neruda, Josef Nesvadba, S.K. Neumann, Jaroslav Seifert, Olga Scheinpflugová, J. Weil, Jiří Wolker. Per sia laboro por disvastigo de la ĉeĥa kulturo en Japanio Kurisu bonege reprezentis ankaŭ la esperantistan movadon en ekstermovadaj medioj.
Li iniciatis en 1979 fondon de la Societo por la Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Ĉambro de KURISU Kei[rompita ligilo]
- Foto de KURISU Kei salutante la UKon en Jokohamo, 2007 Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Gazetara komuniko de UEA: Kuriso Kei forpasis
- Renkontiĝo kun Kurisu Kei
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Kurisu Kei en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj Redakti
- Information por interlingvistoj #76 Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine, Personoj kaj iliaj verkoj: KURISU Kei