Ilan RAMON (naskiĝis la 20-an de junio 1954; mortis la 1-an de februaro 2003) estis israela astronaŭto, kiu partoprenis la tragikan flugon de la usona kosmopramo Columbia la 16-an de januaro 2003. Re-enirante la atmosferon Columbia kraŝis kaj forbrulis kun ĉiuj 7 astronaŭtoj.

Ilan Ramon
Persona informo
Naskonomo אילן וולפרמן
Naskiĝo 20-an de junio 1954 (1954-06-20)
en Ramat Gan
Morto 1-an de februaro 2003 (2003-02-01) (48-jaraĝa)
en Teksaso
Tombo Nahalal Cemetery
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Universitato je Tel-Avivo • Israeli Air Force Flight Academy
Familio
Edz(in)o Rona Ramon
Infanoj Tal Ramon • Noa Ramon • Yiftach Ramon • Assaf Ramon
Okupo
Okupo kosmonaŭtopilotomilitistooficiro
vdr
Ilan Ramon

Ramon kunprenis al la kosmo, kiel simbolon de la Holokaŭsto, desegnon de 16-jara knabo Petr Ginz, "Vidaĵo de la Luno", desegnitan en la koncentrejo Terezín en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. Petr, mem esperantisto, filo de la eminenta jud-ĉeĥa esperantisto Ota Ginz estis murdita far la nazioj en la koncentrejo Auschwitz.

Nur post la morto de Ilan Ramon publike konatiĝis, ke li estis unu el la ok pilotoj, kiuj en junio 1981 flugis la israelan aeratakon kontraŭ la iraka atomreaktoro Osirak. Ramon estis la plej juna el la ok pilotoj.

Eksteraj ligiloj redakti