Bruce Sherwood

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bruce SHERWOOD (1938) estas usona esperantisto. Li estas fakulo pri fiziko. Li specialiĝis pri evoluigo de programlingvoj kun grafika kapablo. El 1980 al 1985 li laboris en la departemento de lingvistiko de la Ilinojsa Universitato kaj instruis pri internacia komunikado kaj planlingvoj, kun emfazo al Esperanto. Li faris sciencajn prelegojn en diversaj lingvoj: la angla, itala, hispana kaj Esperanto.[1]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Memoroj.[1]

Verkoj redakti

  • Matter & Interactions (Materio kaj interagoj, 2007, kun Ruth Chabay)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3), paĝo 847.