Hipalago

parolfiguro, speco de metonimia tropo, konsistanta el transigo de unu sintaksa grupo al alia, najbara al ĝi

Hipalago estas stilfiguro atribuanta al ideo kvalifikon, kiu laŭ preciza logiko konvenas ne al ĝi, sed al proksima ideo alia. Ekzemplo estas: "Bruselo obstine rifuzis subtenon" (fakte ne tiu ĉi urbo sed la politikistoj respektive oficistoj de Eŭropa Unio, kiuj "sidas" en Bruselo rifuzis subtenon).